한국   대만   중국   일본 
Yves Saint Laurent - Vikipedio Saltu al enhavo

Yves Saint Laurent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yves Saint Laurent
Persona informo
Naskonomo Yves Henri Donat Mathieu-Saint Laurent
Naski?o 1-an de a?gusto 1936 ( 1936-08-01 )
en Orano ,   Al?erio
Morto 1-an de junio 2008 ( 2008-06-01 ) (71-jara?a)
en Parizo
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj franca
?tataneco Francio
Familio
Frat(in)o Brigitte Mathieu-Saint-Laurent
Amkunulo Pierre Berge (en) Traduki (–1976)
Jacques de Bascher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo grand couturier (en) Traduki
artkolektanto
personal stylist (en) Traduki
entreprenisto
kostumdezajnisto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Le Smoking
v ? d ? r

Yves Henri Donat Mathieu-Saint-Laurent ( Orano , Al?erio , 1-a de A?gusto 1936 - Parizo , Francio , 1-a de Junio 2008 ), konata simple kiel Yves Saint Laurent , estis franca dezajnisto de modo kaj entreprenisto, konsiderata unu el ?efaj modistoj de la dua duono de la 20-a jarcento . Oni konsideras lin kreanto de la ina smokingo en la 1960-aj jaroj , la impulsanto de la apero de la alta modo en la 1980-aj jaroj kaj de la unuaj kiuj inkludis en siaj paradoj modelojn ne ka?kazajn (blankulojn).

Li estis forte influita de la orientalismo kaj de la varmaj koloroj kiujn li malkovris en Marake?o , Maroko kie trovi?as muzeo dedi?ita al li [https://www.lalibre.be/culture/arts/2019/06/28/yves-saint-laurent-un-couturier-entre-orient-et-occident-G2I2YZAWJJAFRPRY6A5BTIPDDU/ 1] .

Vivo kaj kariero [ redakti | redakti fonton ]

Li devenis el ri?a familio kaj aliris al vestfasonado el la dezajnado de vestoj por teatro. Li venkis en konkursoj en 1950 kaj 1951 (tiam super Karl Lagerfeld . Li eklaboris kun Christian Dior , kiu nomis lin sia sukcedanto. En 1957, estante 21-jara?a, Saint Laurent i?is la plej juna fasonisto de la franca alta modo. Lia kolekto de printempo de 1958 atingis sukceson, plilongigante la stilon New Look stampitan de Dior. Tiu sukceso helpis al savo de la firmao for de anta?vidita bankroto. En 1959, li estis elektita de Farah Diba por la dezajno de sia robo por la nupto kun Mohamed Reza Pahlavi , tiam ?aho de Irano . Sej la venontaj kreita?oj de Saint Laurent ege malsukcesis, kaj lia kariero en Dior interrompi?is en 1960, kiam li estis alvokita al militservo, koincide kun la Milito de sendependigo de Al?erio . Fitraktado en militservo kondukis lin al forta streso , liberigo de la servo, sed anka? al konstato, ke ?io tio estis rezulto de manovroj de la tiama estraro de la firmao Dior por apartigi lin. Siavice tio kondukis lin al mensmalsanulejo de Val-de-Grace , kie li denove suferis fitraktadon.

Montrofenestro de la firmao Yves Saint Laurent en Rodeo Drive, Beverly Hills .

En 1961 li kreis sian propran firmaon YSL kunlabore kun Pierre Berge e? kiel amafera rilato ?is 1976, post kio ili plue kunvivis kaj kunlaboris. Li fami?is kiel kreanto de la ina smokingo kaj populariganto de la stilo pret-a-porter en la 1960-aj jaroj . Li desegnis scenejojn kaj vestarojn por filmoj kaj teatra?oj kiel Cyrano de Bergerac kaj The Pink Panther , kunlabore kun Roland Petit , Claude Regy, Jean-Louis Barrault, Luis Bunuel , Francois Truffaut , Alain Resnais ( Stavisky , 1974), Jean Marais , Zizi Jeanmaire , Arletty... Li dezajnis robojn por kinstelulinoj kiel Jeanne Moreau , Claudia Cardinale ( The Pink Panther , 1963) kaj Isabelle Adjani , kaj faris Catherine Deneuve ikono de stilo kaj sia persona muzo. [1] ?

Tamen lia kariero suferis malfacila?ojn, kiel pro kolekto en 1971 inspirita en la francaj kunlaboremuloj kun la okupacio de Francio fare de Nazia Germanio kaj kolekto en 1987 en Novjorko kun jakoj montrantaj multekostegajn juvelojn ?uste post financa katastrofo. Tiaj malfacila?oj kaj ?enerala streso portis lin al problemoj kun drogoj kaj alkoholo . Li retiri?is en 2002.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Mikelbank, Peter (junio 2008). ≪Designer Yves Saint Laurent Has Died≫ Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). People. Konsultita la 1an de junio 2008.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Berge, Pierre (1997). Yves Saint Laurent: The Universe of Fashion. Rizzoli. ISBN 0-7893-0067-2 .
  • Milbank, Caroline Rennolds (1985). Couture: The Great Fashion Designers. Thames & Hudson.
  • Rawsthorn, Alice (1996). Yves Saint Laurent: A Biography. Nan A. Talese/Doubleday. ISBN 0-385-47645-0 .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


Cita?a eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "https://www.lalibre.be/culture/arts/2019/06/28/yves-saint-laurent-un-couturier-entre-orient-et-occident-G2I2YZAWJJAFRPRY6A5BTIPDDU/", sed la responda etikedo <references group="https://www.lalibre.be/culture/arts/2019/06/28/yves-saint-laurent-un-couturier-entre-orient-et-occident-G2I2YZAWJJAFRPRY6A5BTIPDDU/"/> ne estis trovita; $2