El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm FRICK
(naski?inta la
12-an de marto
1877
en
Alsenz
, ekzekutita la
16-an de oktobro
1946
en
Nurenbergo
) estis
germana
ministro kaj juristo.
Frick studis juron en
Munkeno
,
Gottingen
kaj
Berlino
kaj doktori?is en
Hajdelbergo
en 1901. En 1900 li estis jura praktikanto en
Kaiserslautern
, en 1904 registara oficisto ?e la distrikta registaro de
Supra Bavario
kaj prokuroro ?e la munkena policejo, en 1907 distrikta oficejo-asistanto: li tiam da?re laboris ?e la munkena policejo, kie li provizore gvidis la politikan policon kiel altranga magistrato. Kune kun policestro Pohner, li apogis
NSDAP
kaj venis en kontakton kun
Adolf Hitler
frue. Post la
Hitler-pu?o
Frick estis kondamnita de la munkena popoltribunalo en 1924 je unu jaro kaj 3 monatoj da malliberigo pro helpado kaj instigado de krimo de
?tatperfido
. Fakte li neniam sidis en karcero.
De 1926 ?is januaro 1930 kaj denove de 1.1.1932 ?is 30.1.1933 Frick estis oficialulo ?e la supera asekuro-oficejo de Munkeno. Li estis membro de
Reichstag
ekde la dua balotperiodo (4.5.1924), unue kiel membro de
Nationalsozialistische Freiheitspartei
poste de NSDAP post ?ia restarigo en 1925; li transprenis la gvidadon de ties parlamenta grupo en 1928 kaj oficiale konservis ?in ?is 1945.
En la
turingia
koalicia registaro de
Erwin Baum
la 23-an de januaro 1930 li ricevis la ministerion pri internaj aferoj kaj publika instruado. Tiel Frick i?is la unua nazia ministro en germana landa registaro, tri jarojn malpost la potencakiro nazia en Berlino. ?in li forlasis en la 1.4.1931 post kiam la ?tata parlamento akceptis mocion de malfido kontra? li. Dum jardekoj administra oficialulo kaj dum pluraj jaroj parlamenta gvidanto de la kontra?parlamentaj nacisocialistoj li estis: tial Frick ja konsidereblis la ekspertego pri administracio kaj interna politiko ene de NSDAP. La 30.1.1933 li i?is sub Hitler ministro pri internaj aferoj kie li respondecis pri la organizo kaj politiko de interna administrado dum pli ol 10 jaroj impliki?is en la nacisocialisma le?donado (ekz. pri la nacisocialisma potencpreno de 1933 mem; pri la konformigo de ?iuj germanaj landpolitika?oj kun centralaj berlinaj interesoj; pri rasa diskriminacio; pri elektoj parlamentoj kaj referendumoj; pri la protekto de germana sango - direktita kontra? la juda lo?antaro; pri civitaneco).
Centralizismo de policaj aferoj sub Frick kreis la bazon por la pli posta decida potencopozicio de
SS
kaj la pliakrigo de
totalismo
. Frick reklamis la celon de integri?o de la partio en la ?taton kaj reciprokan penetron kun kontinuigota funkcia apartigo de la ?tataj a?toritatoj kaj la partia organizo. Tion ?i li provis anta?enpu?i lige kun reorganizo de la tuta interna administrado. Estante ?efadministranto de la ?tato li ta?gigis gravajn administraciajn bran?ojn por la milito; li anka? estis membro de la ministra konsilo por la defendo.
Inter la 20.8.1943 ?is majo 1945 li estis
regna protektatestro de Bohemio kaj Moravio
kaj ministro sen konkreta funkcio. Post la fino de la
Dua mondmilito
la
Nurenberga tribunalo
taksis lin unu el la ?efaj respondeculoj pri la interna politiko en
Nazia Germanio
kaj kondamnis lin en la 1.10.1946 al morto.