Walter de Gruyter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter de Gruyter GmbH
Walter de Gruyter GmbH
libroeldonejo ? negoco ? eldonejo de malfermita aliro ? akademia eldonejo vd
Dum 31-a de decembro 1918 - nekonata/nuntempe
Anta?ulo Verlag Georg Reimer
Jura formo Gesellschaft mit beschrankter Haftung
Sidejo Berlino
Lando Germanio
Dungitoj 350 (stato: 2017)
filiaj kompanioj De Gruyter Open ? De Gruyter Online ? De Gruyter Mouton vd
Posedataj kompanioj Max Niemeyer Verlag vd
TTT Oficiala retejo
v ? d ? r

Walter de Gruyter GmbH (prononco de la vorto Gruyter ?????t? a? x????t? ; marka nomo: De Gruyter a? pli mallonge De G ) estas eldonejo specialigita pri akademia literaturo. La kompanio havas siajn radikojn en la librejo de la mezlernejo Konigliche Realschule en Berlino, kiu ricevis la re?an privilegion presi librojn fare de la re?o Frederiko la 2-a de Prusio en 1749. En 1801 la vendejo estis transprenita de Georg Reimer . En 1919, Walter de Gruyter (1862-1923) kunfandis ?in kun 4 aliaj eldonejoj en la kompanio, kiu fari?is "Verlag Walter de Gruyter & Co" en 1923, kaj Walter de Gruyter GmbH en 2012.

De Gruyter havas oficejojn ?irka? la mondo, en Berlino , Bazelo , Bostono , Munkeno , Pekino , Varsovio kaj Vieno . [1]

Sub-eldonejoj kaj partnerecoj [ redakti | redakti fonton ]

Pluraj iamaj eldonejoj fari?is sub-eldonejoj kaj komerconomoj de De Gruyter:

  • "De Gruyter Mouton" (anta?e "Mouton de Gruyter") estis a?etita de de Gruyter en 1977. ?i estis origine konata kiel eldonejo Mouton kaj bazita en Hago . La sub-eldonejo speciali?as pri la kampo de lingvistiko kaj publikigas akademiajn revuojn, esplorajn monografiojn , referenca?ojn, multmediajn publika?ojn kaj bibliografiojn . Inter alie la haga eldonejo ekde 1969 eldonis la plurlingvan revuon La Monda Lingvo-Problemo kun esperantlingva titolo, kiu en 1977 ?an?is la titolon al angla titolo Language Problems and Language Planning (LPLP).
  • La eldonejo K. G. Saur , bazita en Munkeno , estis akirita en 2006 kaj konservas la komerconomon "De Gruyter Saur". ?i speciali?as pri referencaj informoj por bibliotekoj.
  • De Gruyter akiris la retajn ?urnalojn de Berkeley Electronic Press (Bepress) en 2011, sed jam pluvendis la sub-eldonejon en 2017.
  • Post arkivado por bankrota protekto en 2012, eldonejo Birkhauser en Svislando (fondita en 1879 fare de Emil Birkhauser, a?etita en 1985 per la germana eldoneja konzerno Springer kaj en 2010 vendita al la hispana konzerno Actar ) estis akirita de De Gruyter. Tiu sub-eldonejo speciali?is en arkitekturo kaj dezajno .
  • En 2012 De Gruyter anka? akiris la liberaliran eldonejon Versita. En 2018, De Gruyter Open estis relan?ita kiel Sciendo .
  • En 2013 De Gruyter akiris du akademiajn eldonejojn de eldonejo Cornelsen Verlag : Oldenbourg-Wissenschaftsverlag kaj Akademie-Verlag - la lasta el ili estis renoma akademia eldonejo en Orienta Berlino , la ?efurbo de la socialisma GDR , fondita en 1946, kiu anka? eldonis iujn publika?ojn pri Esperanto, ekzeple la verka?on Internationale Plansprachen germane de Detlev Blanke en 1985. La eldonejo Walter De Gruyter aktuale ciferecigas la arkivon de la eldonejo "Akademie Verlag". ?is 2025 , ?i igos pli ol 15 000 verka?ojn de la homaj sciencoj, sociaj sciencoj kaj natursciencoj unuafoje ciferece disponeblaj.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]