한국   대만   중국   일본 
Vazo - Vikipedio Saltu al enhavo

Vazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vazo estas ujo el diversaj materialoj, de diversaj formo kaj grando, destinita enteni likvajn a? solidajn substancojn. [1]

Ekzemploj de vazoj estas kru?o , marmito , poto , sitelo , tino , urno , fandvazo , kuirvazo , noktovazo , trinkvazeto , kratero , trogeto .

La? Francisko Azorin vazo estas Ujo el diversaj materialoj, de diversa formo k. grando, destinita por enteni fluidajn a? solidajn substancojn, foje kiel ornamo. La greka k. romana popolo elpensis belegajn tipojn. [2] Li indikas etimologion el la latina vas (vazo). Kaj li aldonas liston de vaztipoj, el kiuj multaj estas klarigitaj per bildoj: alabastrono , amforo , aribalo, bombilo, epikiso, hidiso, hidrio, holmo, kalpiso, kantaro , karkeso, kelebo, kiato, kaliko , kotilisko, kratero , lekito, ojnoso, oksivalfo, olpeo, peliko, pikso, prokoso, ritono, skifo, stamno. [3]

En anatomio vazo estas alia nomo de vaskulo , pli precize sangovazo . [1] Vazaj vazetoj ( vasa vasorum ) estas vaskuletoj en la parietoj de la pli dikaj vaskuloj.

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Proverbo [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas pluraj proverboj pri vazo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof , inter ili: [4]

  • Citaĵo
    ?   Vazo rompita longe sin tenas.  
  • Citaĵo
    ?   En fremdan vazon ne ?ovu la nazon.  
  • Citaĵo
    ?   Krevis la vazo anta? la nazo.  

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 1,0 1,1 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?oj 208-209.
  3. Azorin, samloke.
  4. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.