El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vavelo
(germane kaj pole
Wawel
) estas monteto en
Krakovo
(
Pollando
). ?i havas altecon de 228 m kaj situas ?e la riverbordo de
Vistulo
. Sur la monteto trovi?as multaj historie gravaj konstrua?oj. La plej gravaj estas la katedralo kaj la re?a palaco. Sub Vavelo trovi?as la
draka kaverno
.
- Komence de la 11-a jarcento jam estis spuroj de vilao ?e la Vistulo.
- Re?o
Venceslao la 2-a
konstruigis en la jaroj 1290?1300 la murojn de kastelo.
- Re?o
Kazimiro la 3-a
konstruigis en la 14-a jarcento konstrua?on en gotika stilo.
- ?irka? la jaro
1340
la muroj de la kastelo estis ligitaj kun la urbaj muroj.
- Cn
1499
ekestis fajro en la nordorienta parto de la kastelo.
- Re?o
Aleksandro la 1-a
konstruigis re?an restadejon en
1504
de Eberhard Rosemberger.
- 1609
: Re?o
Sigismondo la 3-a
Vasa forlasis la kastelon.
- 1655
?
1657
: okupado de
svedoj
.
- Dum la
Dispartigoj de Pollando
en la
habsburga
re?lando, la kastelo estis uzata de la
a?stroj
kiel
kazerno
.
- 1905
: komenco de renovigo de la kastelo.
- 1930
: malfermo de Vavelo-muzeo, parto de la pola nacia artokolekto.
La re?a
palaco
(
Zamek Krolewski
) je Vavelo estis re?a rezidejo ?is la fino de la 17-a jarcento. La konstrua?o havas specialan signifon en la polaj historio kaj kulturo.
La fundamentoj de la kvarangula palaco dati?as de la 14-a jarcento. En la palaco trovi?as 71 salonoj, en kiuj naciaj arta?oj estas konservataj. Specialaj artotrezoroj estas la kolekto de
flandraj
tapi?oj
.
La katedralo estis konstruita ?irka? la jaroj 1320?1364. Polaj re?oj estas ?i tie kronitaj kaj enterigitaj. Escepte oni anka? enterigis
Jozef Piłsudski
kaj
Władysław Sikorski
en la kapelo, krome anka? la Prezidenton de Pollando
Lech Kaczy?ski
kun edzino Maria (aprilo 2010). Famas la
Sigismondokapelo
kiu estas kovrita de ora
kupolo
. Tie kie trovi?as la gotika katedralo, komence estis du
romanikaj
katedraloj. La katedralo havas tri turojn.
La draka kaverno a?
Smocza Jama
estas turisma altira?o kaj la plej fama kaverno de Pollando. La kaverno unue estis menciita en la 13-a jarcento kaj trovi?as sub la monteto.
Ekzistas rakonto ke dum la
Mezepoko
drako
lo?is en la kaverno. ?i ?iutage estis nutrata per ?afoj kaj porkoj. Re?o Krak promesis ke tiu kiu sukcesos venki la drakonm rajtos edzi?i kun lia filino. La ?ufaristo Skuba a?dacis provi. Li bu?is ?afon, plenigis ?in per
sulfuro
kaj poste kudris ?in. La drako man?is tiun ?i ?afon, bruli?is kaj saltis en la riveron Vistulo. Ekde tiam ekzistas kaverno kun
kupra
statuo de la drako.
Dum la
germana okupado de Pollando
Vavelo estis
sidejo
de ?enerala
guberniestro
Hans Frank
.
3.11.1939: En
Krakovo
germanoj malpermesis al poloj eniri Vavelon.