Magazeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vardomo )
Ne konfuzu ?i tiun artikolon kun magazino .
Varmagazeno.

Magazeno a? stokejo estas loko a? fizika spaco por stoki varojn kaj, okaze, por ties pogranda komerco a? vendo. La magazenoj estas infrastrukturo nepra por la aktivado de ?ia tipo de ekonomiaj agentoj ( agrikulturistoj , brutobredistoj , ministoj , industriistoj , transportistoj , importistoj , eksportistoj , komercistoj , peristoj , konsumantoj finaj ktp.). Ili konstituas kutiman parton de la agrikulturaj kaj brutobredaj instala?oj (ofte formante parton de la tradicia kampardomo a? de apartaj konstrua?oj, same kiel de fabrikoj , industriaj zonoj kaj industriaj instala?oj ?iatipaj, kaj de la spacoj dedi?ataj al transporto ( havenoj , flughavenoj , fervojoj ) kaj komerco ( vendejaroj , ?iovendejoj ).

La? Francisko Azorin magazeno estas Ejo por konservi komerca?ojn; granda provizejo; granda butiko. [1] Li indikas etimologion el la araba al-magazen (la magazeno, provizujo). [2]

Magazeneblaj varoj [ redakti | redakti fonton ]

India House, Man?estero .

Plej klara kaj grava diferenco estas inter produktoj kiuj povas esti tu?itaj a? dama?itaj pro la tempopaso, ekzemple ?usaj nutra?oj , fruktoj , legomoj , ovoj ktp., kaj disde produktoj kiuj supra?e ne estos tu?ita de la tempopaso kiel vesta?oj , hejmpurigaj produktoj, libroj , arta?oj ktp. La unuaj postulas precizajn teknikajn kondi?ojn, ekzemple malvarmo , kiuj estas havigitaj pere de teknikaj rimedoj.

Infrastrukturo [ redakti | redakti fonton ]

Stokejoj bezonas diversajn ejojn kaj aparatojn kiuj faciligu la propran stokadon de varoj, sed anka? la manipuladon, eniron kaj eliron, kalkuladon ktp. Plej stokejoj disponas el grandaj bretaroj sur kiuj meti la varojn. Lastatempe tiuj bretaroj estas tiom altaj kiom tre altaj konstrua?oj kaj oni atingas la varojn pere de specialaj gruoj a? veturiloj. Aliaj varoj postulas facilan videblon, ekzemple forpaseblaj produktoj, kiel man?a?oj . Tiuokaze ili estas metitaj sur malgrandaj platformoj surplanke, tie kie facile oni povu kontrolu ties maturecon, aspekton ktp.

La varoj venas kaj foriras per kamionoj . La el- kaj en-kamionigo oni faras per specialaj kajoj , tiele ke la pordo de la kamiono kiu ?iam estas pli alta ol la planko mem havu similan nivelon kiel la komenca planko de la stokejo, por eviti supren- kaj malsupren-igi pene la varojn. Post tiu komenca momento, en la okazo de pereigeblaj a? polueblaj (malpurigeblaj) produktoj, kiel man?a?oj, estas la? juraj postuloj, kurtenaj pordoj kiuj malpermesu la fitraktadon de la varoj, eniron de insektoj kaj aliaj bestetoj ktp.

En preciza angulo, plej ofte, tre apartigite de la ?enerala navo de la stokejo, devas esti oficejo , el kiu kalkulu kaj administru la tuton.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 131.
  2. Azorin, samloke.