El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vapor?ipo
estas
?ipo
, movita per
vaporma?ino
a?
vaporturbino
.
La unuan funkciantan vapor?ipon konstruis la franca
Claude de Jouffroy d'Abbans
en 1783. La unuan vapor?ipon patentigis la 1-an de februaro 1788
Isaac Briggs
kaj
William Longstreet
. La usona
Robert Fulton
patentigis en 1809 modifitan vapor?ipon, kiu estis ekonomie sukcesa. Lia rada vapor?ipo
North River Steam Boat
(konstruita en 1807, kaj nomata post generacioj kiel
Clermont
) estis ekipita ankora? kun veloj. ?i atingis la rapidon de 4,5 knotoj (8,3 km/h) kaj estis uzata inter
Novjorko
kaj
Albany
kiel linia vetur?ipo sur la rivero Hudson. ?i faris la vojon dum kvarona tempo ol la vel?ipoj.
La teknika trairo de vel?ipo al vapor?ipo da?ris dum jarcento. La vapor?ipoj vere konkuris kun la vel?ipoj ekde la 1850-aj jaroj kaj traveturis regule la oceanon. La unua senvela vapor?ipo ekis en 1889 - konstruita de
Alexander Carlisle
- kaj rapida de 20 knotoj
Teutonic
de la entrepreno
White Star Line
.
La unuaj vapor?ipoj uzis vaporma?inojn kun malgranda premo, tiel oni povis grandigi la povumon nur per grandigo de la vaporma?inoj. Tiu grandigo atingis la volumenan limon en ?irka? 1870, oni poste grandigis la vaporpremon per pli efikaj kaldronoj. Oni planis vaporma?inojn, kiuj uzis la saman vaporon du-trifoje. En tiuj ma?inoj la vaporo iris en pli kaj pli grandajn cilindrojn; ilia povumo atingis 20.000 ?P komence de la 1900-aj jaroj. Oni dumtempe perfektivigis la ?iphelicon, tiel ?i anstata?is la
padelradon
, kiu estis neefika, ?ar okaze de balanci?o de la ?ipo, ?i elstaris el la akvo.
La vera revolucio okazis en 1884, kiam la brita in?eniero
Charles Parsons
prezentis la unuan funkciantan vaporturbinon. La
turbinoj
estis pli efikaj kaj pli simplaj ol la pi?taj vaporma?inoj, sed ili estis tro rapidaj por turnigi la ?iphelicojn per konvena rapido. Oni solvis tiun problemon en ?irka? 1910, per enkonstruo de rivolufrekvanco-reguligilo. Oni povis konstrui per la bonefikaj, malpezaj turbinoj grandvolumenajn kaj rapidajn oceanveturajn ?ipojn en la unuaj jardekoj de la 20-a jc..
La vapor?ipojn anstata?igis dizelmotoraj ?ipoj meze de la 20-a jc. Hodia? funkcias vapor?ipoj ?efe kiel muzeaj ekspoziciejoj a? kiel nostalgi-veturaj ?ipoj.