Urbo-Heroo
(
ruse
Город-Герой
) estas honora titolo, kiu estis atribuita al 12 urboj de
USSR
post la
Granda Patruja Milito
(parto de la
Dua Mondmilito
) pro elstara heroismo de la soldatoj, montrita dum defendado de tiuj urboj kontra? la germanaj okupaciaj militfortoj. Aldone, la Bresta Fortreso ricevis la ekvivalentan titolon de
Fortreso-Heroo
.
La? la regularo pri
Urboj-Herooj
, ?iu honorigita urbo estis premiita per
Lenin-ordeno
,
Orstela medalo
kaj speciala atestilo fare de Prezidio de la
Supera Soveto de USSR
. Krome, en ?iu urbo-heroo oni konstruis specialan obeliskon.
Post la disfalo de
USSR
4 urboj-herooj trovi?as nun en
Ukrainio
(
Kievo
,
Ker?o
,
Odeso
kaj
Sebastopolo
), 2 - en
Belorusio
(
Minsko
kaj fortreso-heroo
Bresto
), dum la restaj (
Leningrado
,
Moskvo
,
Murmansko
,
Novorosijsko
,
Smolensko
,
Tulo
,
Volgogrado
) trovi?as en
Rusio
.
La termino
urbo-heroo
aperis en la jaro 1942 unue en la artikoloj en la ?urnalo "
Pravda
" (tiutempe - la ?efa ?urnalo de
USSR
). La unua oficiala uzo de la termino okazis la
1an de majo
1945
, kiam
J. Stalin
en sia ordono komandis aran?i salutan pafadon "en urboj-herooj Leningrado, Stalingrado, Sebastopolo kaj Odeso".
La
22an de junio
1961
(en la tago de la 20a datreveno de komenco de la Granda Patruja Milito) la termino "urbo-heroo" estis aplikita anka? al
Kievo
(en la ukazo, kiu atribuis la Lenin-ordenon al
Kievo
kaj enkondukis la medalon "Por defendo de Kievo").
La difino kaj statuso de la titolo estis definitive fiksitaj la 8an de majo 1965 en la ukazo de Prezidio de la Supera Soveto de
USSR
okaze de la 20a datreveno de la venko en la Granda Patruja Milito. En la sama tago estis faritaj la ukazoj, per kiuj la titolon
urbo-heroo
ricevis la urboj
Leningrado
,
Volgogrado
(iama
Stalingrado
),
Kievo
,
Sebastopolo
,
Odeso
kaj
Moskvo
. Aldone, la urbo
Bresto
ricevis la titolon "
Fortreso-Heroo
".
Poste okazis la jenaj aldonoj al la listo de la urboj-herooj:
En la jaro 1988 plua atribuado de la titolo estis oficiale ?esigita.
Poste en Rusio okazis multaj debatoj pri tio, ke kelkaj el la urboj ricevis la titolon pro nuraj politikaj konsideroj, dum la meritoj de multaj aliaj urboj estis ne malpli grandaj. Printempe 2005 la
parlamento de Rusio
pridiskutis la le?proponon pri enkonduko de la honora titolo "Urbo de milita gloro" (
Город воиской славы
), tamen tiu propono estis multe kritikita kaj neakceptita.
La urbo
Bresto
situis tuj ?e la nove aran?ita limo inter
Sovetunio
kaj Nazia Germanio (la nova limo estis fiksita en sekreta aldona?o al la pakto de Molotov-Ribbentrop kaj fakte aran?ita septembre 1939, kiam amba? landoj eniris kaj dividis inter si
Pollandon
). Pro la fakto, ke la urbo trovi?is en la plej okcidenta parto de tiama
USSR
, ?i i?is la loko de la unuaj signifaj bataloj inter la sovetiaj kaj germanaj militfortoj. La provoj de la germanoj rapide okupi la fortreson ne sukcesis, tial komenci?is ?ia longra sie?o. La malgranda Bresta garnizono (?. 4 mil soldatoj) faris fortegan reziston al la germanaj soldatoj malgra? la malfavora kvanto-rilatumo (germanaj fortoj estis proksimume dekoble pli grandaj) kaj manko de man?a?o, akvo kaj amunicio. La fortreso estis ruinigita nur per la uzo de tankoj, larmiga gaso kaj fajro?etiloj, sed e? post la detruo de la fortreso la rezistado de sovetiaj soldatoj da?ris en la
subterejoj
. La bataloj fini?is nur fine de julio, kiam la ?efa front-linio trovi?is jam centojn da kilometroj oriente de la urbo. E? post la formala okupo de la fortreso kelkaj supervivintaj defendantoj da?rigis la malhelpadon al germanoj dum kelkaj monatoj. La fortreso ricevis la titolon "
Fortreso-Heroo
" en la jaro 1965.
La urbo
Kievo
, la ?efurbo de nuna
Ukrainio
, estis ?irka?ita fare de la germanaj militfortoj komence de julio 1941. Pro la historia kaj kultura signifo de
Kievo
, la sovetiaj milit-trupoj ricevis la ordonon "batali ?is la fino". Malgra? la fortega rezisto de la sovetiaj soldatoj, la urbo estis definitive okupita la 19an de septembro 1941. Rezulte de la germana operaco ?irka? 600 mil sovetiaj soldatoj estis militkaptitaj. Malgra? tio, ke la defendado de
Kievo
definitive rompis la planojn de la germanoj pri
Blitzkrieg
("Fulma milito"), de la milita vidpunkto tiu batalo i?is senduba kaj signifa venko de la germana armeo kaj vera plago por la sovetiaj militfortoj.
Adolf Hitler
e? nomis la Kievan batalon "la plej granda batalo de la historio".
Kievo
denove i?is la loko de akraj bataloj a?tune 1943, kiam ?i estis liberigita fare de sovetiaj militfortoj.
Kievo
ricevis la titolon "
Urbo-Heroo
" en 1965.
La sie?o de Leningrado
(la urbo
Leningrado
en la jaro 1991 estis alinomita
Sankt-Peterburgo
) i?is unu el la plej dramaj momentoj de la tuta milito. Krom havi grandan kulturan signifon (?i estas grava historia urbo kun multege da klasikaj kaj barokaj arkitektura?oj kaj monde gravaj muzeoj) ?i estis aparte grava por sovetianoj pro la historiaj konsideroj ("la koro de la socialisma revolucio"). Tial la sovetia registaro e? ne pensis pri la cedo kaj prepari?is al plej obstina defendado de la urbo.
La urbo estis komplete ?irka?ita kaj apartigita disde la cetera teritorio de la lando la 8an de septembro 1941. Ekde tiu tago la urbo estis ligita al la cetera mondo nur per facile vundebla akvovojo tra la Ladoga Lago. La germanaj militestroj opiniis la sturmon de la urbo tro malfacila pro certa forta kontra?staro de la sovetiaj milit-fortoj, tial ili preferis sie?adon por destini la urbon al morto. Balda? en la urbo malaperis elektro kaj varmo en la domoj. Miloj da leningradanoj (anta? la sie?o en la urbo lo?is ?irka? 3 milionoj da homoj) mortis pro malvarmo kaj pro malsato; miloj mortis anka? dum sen?esaj bombadoj de la urbo. Tamen, malgra? tio, ke la sie?o da?ris 900 tagojn kaj la stato de la lo?antoj estis ekstreme malfacila (okazis e? kanibalismo), la urbo ne cedis; en la urbo funkciis lernejoj kaj e? bibliotekoj. Monde fami?is la 7a simfonio de sovetia komponisto
Dmitrij ?ostakovi?
, komponita kaj unue plenumita en sie?ata Leningrado.
La stato de la urbanoj iom pliboni?is post lan?o de la t.n. "
Vojo de Vivo
" (?ipa navigado tra la
Ladoga Lago
; vintre, post la glacii?o de la lago, oni veturigis la provizadon per kamionoj sur la glacio). La blokado estis definitive rompita januare 1944. ?irka? miliono da lo?antoj de la urbo mortis pro malsato a? bombadoj (por kompari - la kvanto de soldatoj, kiuj pereis dum defendado kaj liberigo de Leningrado estas ?irka? 300 mil). Leningrado ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en la jaro 1945 kaj estis la unua urbo, ricevinta tiun honoran distingon.
La urbo
Minsko
, la ?efurbo de nuna
Belorusio
, estis ?irka?ita fare de la germanaj militforoj fine de junio 1941. La rezistado de la sovetiaj militistoj estis ?esigita nur la 9an de julio. Tamen la regiono ?irka?
Minsko
i?is centro de partizana movado en ariero de la germanaj militfortoj.
Minsko
ricevis la honoran titolon
Urbo-Heroo
en la jaro 1974.
Moskvo
, la ?efurbo de
Sovetunio
, i?is la loko, kie la germanaj militfortoj ricevis la plej definitivan malvenkon dum la jaro 1941. La ofensivo de la germana armeo estis haltigita jam novembre ?e la randoj de la urbo. La sovetia registaro estis jam evakuota, la lo?antaro aktive konstruis la defendajn barikadojn en la stratoj. Tamen al la sovetianoj multe helpis la neordinare malvarma vintro, al kiu la germanoj ne estis pretaj. Komence de decembro komenci?is la sukcesa kontra?ofensivo de la sovetiaj militfortoj, kiu fini?is la
7an de januaro
1942
per sukcesa venko. La venko en la Moskva Batalo estis ege grava por morala stato de la tuta sovetia lo?antaro.
Moskvo
ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en la jaro 1965.
La urbo
Murmansko
, situanta sur la
Kola duoninsulo
, estis strategie tre grava, ?ar ?i estis la sola Sovetia marhaveno ?e la nordaj bordoj, kiu ne glacii?as vintre, kaj ludis gravegan rolon en provizado. Germanaj militfortoj komencis la atakojn la
29an de junio
1941
, tamen pro akra kontra?starado de sovetiaj milit-trupoj ili ne sukcesis konkeri la urbon. Oktobre 1941 la atakoj kontra? la urbo estis ?esigitaj.
Murmansko
ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en la jaro 1985.
Sufi?e granda
nigramara
haveno
Novorosijsko
, situanta sur la orienta bordo de la
Nigra Maro
, i?is loko de akraj bataloj somere 1942, kiam germanaj militfortoj komencis ofensivon al Ka?kaza regiono. Akraj bataloj en kaj ?e la urbo da?ris a?guste-somere 1942. La sovetiaj militfortoj sukcesis reteni la orientan parton de la Novorosijska golfo, kio malebligis al la germanoj uzi la havenon kiel provizejon.
Novorosijsko
ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en
1973
.
La urbo
Odeso
(nun situanta en
Ukrainio
) estis atakita komence de a?gusto 1941, tamen konkerita nur la 16an de oktobro. Tamen, e? post la konkero la partizana rezistado longe da?ris en la urbaj
katakomboj
.
Odeso
ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en 1945.
La
?enigramara
urbo
Sebastopolo
estis grava kaj bone defendata milita haveno de la
Krimea duoninsulo
. La unuaj surteraj atakoj kontra? la urbo komenci?is la
30an de oktobro
1941
. Post malsukceso la germanaj militfortoj komencis la longan sie?on. La urbo estis definitive okupita nur junie 1942. Maje 1944 post sangaj bataloj la urbo estis liberigita kaj en la jaro 1945 ?i ricevis la titolon
Urbo-Heroo
.
La urbo
Smolensko
, situanta ?e la alirvojoj al
Moskvo
, i?is la batalkampo de Smolenska Batalo, kiu okazis inter la 10a de julio kaj la 10a de septembro 1941. La batalo signife malrapidigis la ofensivon de la germanoj kaj ebligis prepari
Moskvon
al defendado.
Smolensko
ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en 1985.
La historia urbo
Tulo
trovi?anta sude de Moskvo i?is la loko de atakoj de germanoj inter la
24a de oktobro
kaj la
5-an de decembro
1941
. La urbo estis tamen sukcese defendita; ?i ludis gravan rolon dum defendado de
Moskvo
kaj la posta kontra?ofensivo.
Tulo
ricevis la titolon
Urbo-Heroo
en la jaro
1976
.
La
batalo ?e Stalingrado
(ekde la jaro
1961
la urbo Stalingrado estas nomata
Volgogrado
) i?is la turnopunkta batalo en la tuta
Dua Mondmilito
. La defendado de la urbo da?ris julie-novembre
1942
, la
19an de novembro
komenci?is la soveta kontra?ofensivo, per kiu estis ?irka?itaj 22 germanaj divizioj (?. 330 mil soldatoj). Rezulte de la akregaj bataloj la urbo estis komplete ruinigita. La perdoj de la germana flanko egalis al ?irka? kvarono de ?iuj fortoj destinitaj por la orienta fronto. Entute dum ?irka? 200 tagoj de la batalo pereis inter 1 kaj 2 milionoj da homoj. La urbo estis nomita
Urbo-Heroo
en la jaro 1945.