Urbo-Heroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo-Heroo
honoriga titolo
Lando Sovetunio
v ? d ? r
La kulto de Urboj-Herooj estis tre grava en Sovetio. Jen ekzemplo de jubilea Rusia monero (2000), dedi?ita al la Urbo-Heroo Smolensko

Urbo-Heroo ( ruse   Город-Герой ) estas honora titolo, kiu estis atribuita al 12 urboj de USSR post la Granda Patruja Milito (parto de la Dua Mondmilito ) pro elstara heroismo de la soldatoj, montrita dum defendado de tiuj urboj kontra? la germanaj okupaciaj militfortoj. Aldone, la Bresta Fortreso ricevis la ekvivalentan titolon de Fortreso-Heroo .

La? la regularo pri Urboj-Herooj , ?iu honorigita urbo estis premiita per Lenin-ordeno , Orstela medalo kaj speciala atestilo fare de Prezidio de la Supera Soveto de USSR . Krome, en ?iu urbo-heroo oni konstruis specialan obeliskon.

Post la disfalo de USSR 4 urboj-herooj trovi?as nun en Ukrainio ( Kievo , Ker?o , Odeso kaj Sebastopolo ), 2 - en Belorusio ( Minsko kaj fortreso-heroo Bresto ), dum la restaj ( Leningrado , Moskvo , Murmansko , Novorosijsko , Smolensko , Tulo , Volgogrado ) trovi?as en Rusio .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La termino urbo-heroo aperis en la jaro 1942 unue en la artikoloj en la ?urnalo " Pravda " (tiutempe - la ?efa ?urnalo de USSR ). La unua oficiala uzo de la termino okazis la 1an de majo 1945 , kiam J. Stalin en sia ordono komandis aran?i salutan pafadon "en urboj-herooj Leningrado, Stalingrado, Sebastopolo kaj Odeso".

La 22an de junio 1961 (en la tago de la 20a datreveno de komenco de la Granda Patruja Milito) la termino "urbo-heroo" estis aplikita anka? al Kievo (en la ukazo, kiu atribuis la Lenin-ordenon al Kievo kaj enkondukis la medalon "Por defendo de Kievo").

La difino kaj statuso de la titolo estis definitive fiksitaj la 8an de majo 1965 en la ukazo de Prezidio de la Supera Soveto de USSR okaze de la 20a datreveno de la venko en la Granda Patruja Milito. En la sama tago estis faritaj la ukazoj, per kiuj la titolon urbo-heroo ricevis la urboj Leningrado , Volgogrado (iama Stalingrado ), Kievo , Sebastopolo , Odeso kaj Moskvo . Aldone, la urbo Bresto ricevis la titolon " Fortreso-Heroo ".

Poste okazis la jenaj aldonoj al la listo de la urboj-herooj:

En la jaro 1988 plua atribuado de la titolo estis oficiale ?esigita.

Poste en Rusio okazis multaj debatoj pri tio, ke kelkaj el la urboj ricevis la titolon pro nuraj politikaj konsideroj, dum la meritoj de multaj aliaj urboj estis ne malpli grandaj. Printempe 2005 la parlamento de Rusio pridiskutis la le?proponon pri enkonduko de la honora titolo "Urbo de milita gloro" ( Город воиской славы ), tamen tiu propono estis multe kritikita kaj neakceptita.

Fortreso-Heroo Bresto [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Bresto situis tuj ?e la nove aran?ita limo inter Sovetunio kaj Nazia Germanio (la nova limo estis fiksita en sekreta aldona?o al la pakto de Molotov-Ribbentrop kaj fakte aran?ita septembre 1939, kiam amba? landoj eniris kaj dividis inter si Pollandon ). Pro la fakto, ke la urbo trovi?is en la plej okcidenta parto de tiama USSR , ?i i?is la loko de la unuaj signifaj bataloj inter la sovetiaj kaj germanaj militfortoj. La provoj de la germanoj rapide okupi la fortreson ne sukcesis, tial komenci?is ?ia longra sie?o. La malgranda Bresta garnizono (?. 4 mil soldatoj) faris fortegan reziston al la germanaj soldatoj malgra? la malfavora kvanto-rilatumo (germanaj fortoj estis proksimume dekoble pli grandaj) kaj manko de man?a?o, akvo kaj amunicio. La fortreso estis ruinigita nur per la uzo de tankoj, larmiga gaso kaj fajro?etiloj, sed e? post la detruo de la fortreso la rezistado de sovetiaj soldatoj da?ris en la subterejoj . La bataloj fini?is nur fine de julio, kiam la ?efa front-linio trovi?is jam centojn da kilometroj oriente de la urbo. E? post la formala okupo de la fortreso kelkaj supervivintaj defendantoj da?rigis la malhelpadon al germanoj dum kelkaj monatoj. La fortreso ricevis la titolon " Fortreso-Heroo " en la jaro 1965.

Kievo [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Kievo , la ?efurbo de nuna Ukrainio , estis ?irka?ita fare de la germanaj militfortoj komence de julio 1941. Pro la historia kaj kultura signifo de Kievo , la sovetiaj milit-trupoj ricevis la ordonon "batali ?is la fino". Malgra? la fortega rezisto de la sovetiaj soldatoj, la urbo estis definitive okupita la 19an de septembro 1941. Rezulte de la germana operaco ?irka? 600 mil sovetiaj soldatoj estis militkaptitaj. Malgra? tio, ke la defendado de Kievo definitive rompis la planojn de la germanoj pri Blitzkrieg ("Fulma milito"), de la milita vidpunkto tiu batalo i?is senduba kaj signifa venko de la germana armeo kaj vera plago por la sovetiaj militfortoj. Adolf Hitler e? nomis la Kievan batalon "la plej granda batalo de la historio".

Kievo denove i?is la loko de akraj bataloj a?tune 1943, kiam ?i estis liberigita fare de sovetiaj militfortoj. Kievo ricevis la titolon " Urbo-Heroo " en 1965.

Leningrado [ redakti | redakti fonton ]

La sie?o de Leningrado (la urbo Leningrado en la jaro 1991 estis alinomita Sankt-Peterburgo ) i?is unu el la plej dramaj momentoj de la tuta milito. Krom havi grandan kulturan signifon (?i estas grava historia urbo kun multege da klasikaj kaj barokaj arkitektura?oj kaj monde gravaj muzeoj) ?i estis aparte grava por sovetianoj pro la historiaj konsideroj ("la koro de la socialisma revolucio"). Tial la sovetia registaro e? ne pensis pri la cedo kaj prepari?is al plej obstina defendado de la urbo.

La urbo estis komplete ?irka?ita kaj apartigita disde la cetera teritorio de la lando la 8an de septembro 1941. Ekde tiu tago la urbo estis ligita al la cetera mondo nur per facile vundebla akvovojo tra la Ladoga Lago. La germanaj militestroj opiniis la sturmon de la urbo tro malfacila pro certa forta kontra?staro de la sovetiaj milit-fortoj, tial ili preferis sie?adon por destini la urbon al morto. Balda? en la urbo malaperis elektro kaj varmo en la domoj. Miloj da leningradanoj (anta? la sie?o en la urbo lo?is ?irka? 3 milionoj da homoj) mortis pro malvarmo kaj pro malsato; miloj mortis anka? dum sen?esaj bombadoj de la urbo. Tamen, malgra? tio, ke la sie?o da?ris 900 tagojn kaj la stato de la lo?antoj estis ekstreme malfacila (okazis e? kanibalismo), la urbo ne cedis; en la urbo funkciis lernejoj kaj e? bibliotekoj. Monde fami?is la 7a simfonio de sovetia komponisto Dmitrij ?ostakovi? , komponita kaj unue plenumita en sie?ata Leningrado.

La stato de la urbanoj iom pliboni?is post lan?o de la t.n. " Vojo de Vivo " (?ipa navigado tra la Ladoga Lago ; vintre, post la glacii?o de la lago, oni veturigis la provizadon per kamionoj sur la glacio). La blokado estis definitive rompita januare 1944. ?irka? miliono da lo?antoj de la urbo mortis pro malsato a? bombadoj (por kompari - la kvanto de soldatoj, kiuj pereis dum defendado kaj liberigo de Leningrado estas ?irka? 300 mil). Leningrado ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1945 kaj estis la unua urbo, ricevinta tiun honoran distingon.

Minsko [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Minsko , la ?efurbo de nuna Belorusio , estis ?irka?ita fare de la germanaj militforoj fine de junio 1941. La rezistado de la sovetiaj militistoj estis ?esigita nur la 9an de julio. Tamen la regiono ?irka? Minsko i?is centro de partizana movado en ariero de la germanaj militfortoj. Minsko ricevis la honoran titolon Urbo-Heroo en la jaro 1974.

Moskvo [ redakti | redakti fonton ]

Moskvo , la ?efurbo de Sovetunio , i?is la loko, kie la germanaj militfortoj ricevis la plej definitivan malvenkon dum la jaro 1941. La ofensivo de la germana armeo estis haltigita jam novembre ?e la randoj de la urbo. La sovetia registaro estis jam evakuota, la lo?antaro aktive konstruis la defendajn barikadojn en la stratoj. Tamen al la sovetianoj multe helpis la neordinare malvarma vintro, al kiu la germanoj ne estis pretaj. Komence de decembro komenci?is la sukcesa kontra?ofensivo de la sovetiaj militfortoj, kiu fini?is la 7an de januaro 1942 per sukcesa venko. La venko en la Moskva Batalo estis ege grava por morala stato de la tuta sovetia lo?antaro. Moskvo ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1965.

Murmansko [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Murmansko , situanta sur la Kola duoninsulo , estis strategie tre grava, ?ar ?i estis la sola Sovetia marhaveno ?e la nordaj bordoj, kiu ne glacii?as vintre, kaj ludis gravegan rolon en provizado. Germanaj militfortoj komencis la atakojn la 29an de junio 1941 , tamen pro akra kontra?starado de sovetiaj milit-trupoj ili ne sukcesis konkeri la urbon. Oktobre 1941 la atakoj kontra? la urbo estis ?esigitaj. Murmansko ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1985.

Novorosijsko [ redakti | redakti fonton ]

Sufi?e granda nigramara haveno Novorosijsko , situanta sur la orienta bordo de la Nigra Maro , i?is loko de akraj bataloj somere 1942, kiam germanaj militfortoj komencis ofensivon al Ka?kaza regiono. Akraj bataloj en kaj ?e la urbo da?ris a?guste-somere 1942. La sovetiaj militfortoj sukcesis reteni la orientan parton de la Novorosijska golfo, kio malebligis al la germanoj uzi la havenon kiel provizejon. Novorosijsko ricevis la titolon Urbo-Heroo en 1973 .

Odeso [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Odeso (nun situanta en Ukrainio ) estis atakita komence de a?gusto 1941, tamen konkerita nur la 16an de oktobro. Tamen, e? post la konkero la partizana rezistado longe da?ris en la urbaj katakomboj . Odeso ricevis la titolon Urbo-Heroo en 1945.

Sebastopolo [ redakti | redakti fonton ]

La ?enigramara urbo Sebastopolo estis grava kaj bone defendata milita haveno de la Krimea duoninsulo . La unuaj surteraj atakoj kontra? la urbo komenci?is la 30an de oktobro 1941 . Post malsukceso la germanaj militfortoj komencis la longan sie?on. La urbo estis definitive okupita nur junie 1942. Maje 1944 post sangaj bataloj la urbo estis liberigita kaj en la jaro 1945 ?i ricevis la titolon Urbo-Heroo .

Smolensko [ redakti | redakti fonton ]

La urbo Smolensko , situanta ?e la alirvojoj al Moskvo , i?is la batalkampo de Smolenska Batalo, kiu okazis inter la 10a de julio kaj la 10a de septembro 1941. La batalo signife malrapidigis la ofensivon de la germanoj kaj ebligis prepari Moskvon al defendado. Smolensko ricevis la titolon Urbo-Heroo en 1985.

Tulo [ redakti | redakti fonton ]

La historia urbo Tulo trovi?anta sude de Moskvo i?is la loko de atakoj de germanoj inter la 24a de oktobro kaj la 5-an de decembro   1941 . La urbo estis tamen sukcese defendita; ?i ludis gravan rolon dum defendado de Moskvo kaj la posta kontra?ofensivo. Tulo ricevis la titolon Urbo-Heroo en la jaro 1976 .

Volgogrado [ redakti | redakti fonton ]

La batalo ?e Stalingrado (ekde la jaro 1961 la urbo Stalingrado estas nomata Volgogrado ) i?is la turnopunkta batalo en la tuta Dua Mondmilito . La defendado de la urbo da?ris julie-novembre 1942 , la 19an de novembro komenci?is la soveta kontra?ofensivo, per kiu estis ?irka?itaj 22 germanaj divizioj (?. 330 mil soldatoj). Rezulte de la akregaj bataloj la urbo estis komplete ruinigita. La perdoj de la germana flanko egalis al ?irka? kvarono de ?iuj fortoj destinitaj por la orienta fronto. Entute dum ?irka? 200 tagoj de la batalo pereis inter 1 kaj 2 milionoj da homoj. La urbo estis nomita Urbo-Heroo en la jaro 1945.