한국   대만   중국   일본 
Unua voja?o de Kolumbo - Vikipedio Saltu al enhavo

Unua voja?o de Kolumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruo de la itinero de la unua de la kvar voja?oj kiujn Kolumbo faris al Ameriko, baze sur la informo de la Taglibro atribuita al Kolumbo.

La Unua voja?o de Kolumbo , a? Voja?o de la Malkovro , estis mara ekspedicio kapitanigita de Kristoforo Kolumbo , je la servo de la Katolikaj Gere?oj de Kastilio kaj Aragono , kiu eliris la 3an de a?gusto de 1492 de la haveno de Palos de la Frontera (aktuale en Onubo , Hispanio) kaj oni konsideras ?in la startpunkto de la konkero de Ameriko. Partoprenis en ?i tri ?ipoj: la karavelo Pinta , la karavelo Nina kaj la karavelo a? nao Santa Maria , estritaj de Martin Alonso Pinzon , Vicente Yanez Pinzon kaj Juan de la Cosa , respektive. La? la versio de Bartolome de las Casas , kiu estas akceptita majoritate de la historiistoj, la ?ipoj eliris el Palos la 3an de a?gusto de 1492 kaj direktis sin al Kanarioj , kie oni riparis la rudron de la Pinta . La 16an de septembro , la ?ipoj atingis la maron Sargazoj kaj la 12an de oktobro alvenis al la insulo Guanahani . Kolumbo pluis tra la Kariba Maro , alvenis al Kubo la 28an de oktobro kaj al Hispaniolo la 6an de decembro . La 24an de decembro la Santa Maria surgrundis ?e la marbordoj de La Hispaniolo kaj el ties resta?oj oni instalis la Fortika?on Navidad . La ekspedicio ekrevenis la 16an de januaro de 1493 kaj post kelkaj tagoj ?tormo separas amba? ?ipojn. La Pinta , estre de Pinzon, alvenis al Bajono (Galegio) fine de februaro kaj anoncas al la Katolikaj Gere?oj la malkovron. [1] Dume, la Nina , per kiu veturis Kolumbo, haltis la 17an de februaro en la insulo portugala Santa Maria ( Azoroj ), kaj la 4an de marto alvenis en Lisbonon , post 7 monatoj kaj 12 tagoj de voja?o. La 15an Kolumbo revenis al la havenurbo Palos kaj la venontan monaton li estis akceptita en Badalona de la Katolikaj Gere?oj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. LEON GUERRERO, Montserrat, El segundo viaje colombino , 2000, Universidad de Valladolid (doktori?a tezo), http://descargas.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12159171998988283087402/007779.pdf Arkivigite je 2011-10-13 per la retarkivo Wayback Machine , pp.20-28

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]