El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Gallaudet
(
angle
Gallaudet University
) estas
usona
universitato
en
Va?ingtono
, la usona ?efurbo. ?i estas la sola universitato kiu specifike ekzistas por la eduko de
surduloj
kaj surdetuloj. Eksa prezidanto de Gallaudet, I. King Jordan, estis la unua surda prezidanto de Gallaudet. Li servis ?is
1-a de januaro
2007
. La nuna prezidanto estas Roberta Cordano, anka? surdulo.
Gallaudet estas dulingva universitato. La studantoj interkompreni?as per kaj la angla lingvo kaj la
usona signolingvo
. En 2006, ?i havis ?irka? 1800 studantojn.
Gallaudet estis fondata en
1864
.
Abraham Lincoln
subskribis la fonddokumenton de la universitato.
La originala nomo de Gallaudet estis
Columbia Institution for the Instruction of the Deaf and Dumb
(esperante Kolumbia Institucio Por Klerigo de Surduloj kaj la Mutuloj). ?i tiu nomo estis insulta por multaj surduloj kaj mutuloj. En la angla lingvo la vorto
"dumb"
povas signifi kaj "mutulo" kaj "stultulo". Nesurduloj ofte rigardis homojn, kiuj ne povis paroli, kiel stultulojn.
Fine, en
1954
la
Usona Kongreso
renomis la lernejon
Gallaudet College
oma?e al Thomas Hopkins Gallaudet, surdula instruisto kiu enkondukis signolingvon en Usonon.
En
1986
la Usona Kongreso donis universitatan rekonon kaj denove renomis la lernejon al
Gallaudet University
.
Du jarojn poste, Elisabeth Zinser, kiu ne estas surda, elekti?is prezidanto de Gallaudet. La studantoj, la profesoroj, kaj eksstudantoj malakceptis alian nesurdan prezidanton. Ili formis la grupon
Deaf President Now
(esperante "Surdan Prezidanton Nun"). Zinser rezignis kaj I. King Jordan, kiu estas surda, i?is la nova prezidanto.
- La devizo de Gallaudet estas
Ephphatha
(Aramea lingvo por "malfermi?u"), la vorto, kiun
Jesuo
diris kiam li kuracis surdulon, la? la
Biblio
.
- La nomo de la Gallaudetaj sportaj teamoj estas Bizono.
- La 'hudelo' [angle:
huddel'
] (grupo de
futbalistoj
kiuj ronde staras), kiu nun estas kutima eco de la ludo, komenci?is ?e Universitato Gallaudet, tiel ke la kontra?a teamo ne povus legi la gestojn kaj diveni la ludplanon. Anta?e, la teamanoj flustris la ludplanon.