한국   대만   중국   일본 
Unio de litovaj naciistoj - Vikipedio Saltu al enhavo

Unio de litovaj naciistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio de litovaj naciistoj
Lietuvi? tautinink? s?junga
Emblemo de Unio de litovaj naciistoj
partio
Lando   Litovio
Estro Gintaras Songaila
Fondi?o 1924
?efa sidejo Vilno
Ideologio Litova naciismo
Konservativismo
Internacia ali?o Nenio
?urnalo Nenio
Junulara organiza?o Nenio
Retejo http://www.lts.lt/istorija.htm
v ? d ? r

La Unio de litovaj naciistoj ( litove Lietuvi? tautinink? s?junga (LTS) a? pli koncize tautininkai ) estas naciisma , dekstrisma politika partio en Litovio . ?i fondi?is dum la jaro 1924 kiam la organiza?oj Partio de Nacia Progreso kaj Asocio de Litovaj Farmistoj unui?is. Inter la pu?o de la jaro 1926 en Litovio ?is la sovetunia konkero de la tri baltiaj ?tatoj dum junio 1940, la partio estis gvida politika forto en Litovio. La partio refondi?is kiam deklari?is la resendependi?o de Litovio dum 1990 .

Post sia fondi?o, la partio ne ?uis signifan subtenon de la lo?antaro de Litovio, kaj dum la parlamenta baloto de majo 1926 gajnis nur 3 el la 85 se?oj en la nacia parlamento Seimas . Tamen la partiaj gvidantoj Antanas Smetona kaj Augustinas Voldemaras estis popularaj kaj influaj publikaj personecoj. La partio estis konservativa kaj naciisma, ?i substrekis la bezonon de forta armeo kaj de forta gvidanto.

Dum la pu?o de decembro 1926, la armeo de Litovio malnomumis la demokratie elektitan nacian registaron. Sekve ?i invitis Antanas Smetona i?i la nova prezidento de Litovio kaj Augustinas Voldemaras la nova ?efministro. La naciistoj kaj la litovaj kristandemokratoj formis novan registaron. Tamen rapide la rilato inter la du partioj malboni?is, ?ar la kristandemokratoj rigardis la pu?on dumtempan inter?tupon kaj deziris novan baloton por la nacia parlamento Seimas . Dum aprilo 1927 Smetona malinstalis la landan parlamenton kaj dum majo la kristandemokratoj malali?is el la registaro. La naciistoj restis la ununura reganta partio por la sekvaj 13 jaroj.

Post kiam la partio estis refondita dum la jaro 1990, ?i ludis nur malgravan rolon en la politiko de Litovio. Dum la parlamenta baloto de 1992 la partio gajnis 4 se?ojn, dum 1996 3 se?ojn kaj ekde la jaro 2000 ne plu reprezenti?as en la parlamento. La nombro de partiaj reprezentantoj en la komunumaj parlamentoj anka? estas malsignifa: la partio gajnis 49 komunum-parlamentajn se?ojn dum 1995, 23 dum 1997, 13 dum 2000, 14 dum 2002 kaj 3 dum 2007.

Libraro [ redakti | redakti fonton ]

  • Encyclopedia Lituanica , redaktita de Simas Su?ied?lis , publikigita de Juozas Kapo?ius en Bostono , Masa?useco , 1970-1978, volumo IV, pa?o 35

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]