한국   대만   중국   일본 
UK 2013 - Vikipedio Saltu al enhavo

UK 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2013
Loko Rejkjaviko ,   Islando
Ekde 20-a de julio 2013
?is 27-a de julio 2013
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
← Anta?a Sekva →
v ? d ? r
Kongresa emblemo
Kunsido de la komitato de UEA en Rejkjaviko la 20-an de julio 2013

La 98-a Universala Kongreso ( UK ) de Esperanto okazis de la 20-a ?is la 27-a de julio 2013 en Rejkjaviko , la ?efurbo de Islando . La informon pri la kongresurbo diskonigis la estraro de UEA dum la solena fermo de la 96-a UK en Kopenhago la 30-an de julio 2011 [1] . Temis pri la dua UK en Islando, post la 62-a UK okazinta en Rejkjaviko en 1977 . ?i disvolvi?is en la moderna koncertejo kaj kongresejo Harpa .

Alta Protektanto [ redakti | redakti fonton ]

La Alta Protektanto de la kongreso estis la ?tatestro, Olafur Ragnar Grimsson . Olafur Ragnar Grimsson persone partoprenis la solenan ina?guron de la kongreso kaj alparolis la ?eestantojn.

Kongresa temo [ redakti | redakti fonton ]

La temo de la 98-a UK en Rejkjaviko estis "Insuloj sen izoli?o: por justa komunikado inter lingvokomunumoj". La re?isoro de la kongresa temo estis Orlando Raola [2] .

Loka Kongresa Komitato [ redakti | redakti fonton ]

La loka kongresa komitato konsistis el la sekvaj personoj: [3]

  • Prezidanto, kongresejo, programo: Hannes Hogni Vilhjalmsson
  • Vicprezidanto, ekskursoj, gazetara servo: Steinþor Sigurðsson
  • Sekretario, artaj aran?oj: Kristjan Eiriksson
  • Kasisto, lo?igo: Petur Yngvi Gunnlaugsson
  • Protokolisto: Stefan Briem
  • Revizoro, Movada Foiro: Jon Eliasson
  • Junulara programo, gi?etoj: Nicola Ruggiero
  • Bonveniga servo: Siru Laine
  • Retejo, socia interago: Gretar Jonsson
  • Helpanto: Baldur Barður Bragason
  • Helpanto: Viðar Guðmundsson
  • Helpanto: Loftur Melberg Sigurðsson
  • Helpanto: Eysteinn Sigurðsson
  • Helpanto: Almar Daði Kristinsson

Komitatkunsido kaj elektoj [ redakti | redakti fonton ]

Dum sia unua sesio la 20-an de julio de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto la komitato de UEA elektis novan estraron. Elekti?is kiel prezidanto Mark Fettes , kiel vizprezidanto Stefan MacGill , kiel ?enerala sekretario Martin Schaffer kaj kiel ceteraj estraranoj Stefano Keller , Lee Jung-kee , Barbara Pietrzak kaj Jose Antonio Vergara . Dum la sama sesio la komitato elektis tri novajn honorajn membrojn, nome Roland Lindblom , Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson . Sæmundsson fakte forpasis anta? unu monato, sed ?ar la propono pri lia elekti?o estis jam dissendita al la komitato kaj li anta? sia morto pretis akcepti tian honoron la komitato decidis malgra? lia forpaso postmorte okazigi la honorigon. [4]

Kongresa Rezolucio [ redakti | redakti fonton ]

Tradicie anka? dum la 98-a Universala Kongreso estis adoptita kongresa rezolucio. ?i tekstas jene:

REZOLUCIO DE LA LA 98-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Ni, 1034 partoprenantoj en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ?iuj mondopartoj al la plej norda ?efurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoli?o: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj ;

Konstatas, ke insuloj ? historiaj, geografiaj kaj sociaj ? estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti;

Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akri?antaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde;

Samtempe bonvenigas la kreskantajn ?ancojn por translima kaj transkultura interkompreni?o, kiujn donas la disvasti?o de komunikaj rimedoj kiel Interreto;

Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo;

Memorigas, ke ?uste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto;

Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de "insuloj sen izoli?o", kie ?iuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto;

Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontra?stari la minacojn de klimat?an?o kaj biokultura homogeni?o

Asertas la ur?econ de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo. [5]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]