한국   대만   중국   일본 
UK 1972 - Vikipedio Saltu al enhavo

UK 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1972
Loko Portlando ,   Usono
Ekde 29-a de julio 1972
?is 5-a de a?gusto 1972
← Anta?a Sekva →
v ? d ? r

La 57-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de julio ?is la 5-a de a?gusto   1972 en Portlando , Usono , kun 923 partoprenantoj el 40 landoj. La kongresa temo estis "Monda turismo kaj lingva diverseco".

La Alta Protektanto estis Tom McCall , ?tatestro de Oregono . Prezidanto de la LKK estis Jim Deer .

La organizantoj de la UK estis tre malkontentaj pro fakto ke neniu estrarano de UEA vizitis ?in. Samtempe okazis seminario aran?ita de la prezidanto de la Sveda Esperanto-Federacio , Jan Stronne , en la sveda kongres- kaj sportejo Frostavallen en Skanio , kiun partoprenis pluraj estraranoj.

Buckminster Fuller , Mario Pei , senatanoj Mark Hatfield kaj Robert Packwood, kongresano Roman Pucinski, universitato-prezidento Paul E. Waldschmidt, Karlin Capper-Johnson de Lewis and Clark College, arkobiskopo Robert J. Dwyer, Stephen Zamenhof kaj la nobel-premiantoj Linus Pauling kaj Hannes Alfven estis honoraj prezidantoj de la kongreso. [1]

La germana luterana pastro Gerd-Joachim Brinkmann gvidis esperantlingvan geedzigan diservon kadre de la kongreso.

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]