Delegito de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UEA-delegito )

Delegito de UEA estas reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio . ?i a? li plenumas la servopetojn de la membroj. [1]

Oni ne konfuzu la UEA-delegitojn kun la Rajtigitaj Delegitoj el la periodo 1911 - 1913 . Tiuj estis reprezentantoj de la naciaj societoj kaj ne rilatis al UEA .

Delegito kiel decidanto en UEA [ redakti | redakti fonton ]

Origine la UEA-delegitoj havis gravan rolon en la asocia demokratio : la delegitoj elektis la komitatanojn kaj decidis ekz. pri ?an?oj de la statuto . La statuto de 1934 malpligravigis la delegitojn, ?ar ili nur rajtis decidi en "?enerala Vo?donado" pri ?an?oj de la statuto. La delegitoj en landoj sen ali?inta Landa Asocio rajtis elekti pri malgranda grupo de komitatanoj. Ekde 1980 la delegitoj ne plu havas elekto-privilegiojn en la Asocio, ?ar ekde tiam la B-komitatanoj estas elektataj de ?iuj individuaj membroj, ne nur la delegitoj.

Delegito kiel servanto de membroj [ redakti | redakti fonton ]

La delegiteco estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ?ia organiza?o. ?iu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungado, salajroj, voja?oj, turismo, instruado, junulaj aferoj ktp.

Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo a? morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas interrilati?i kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio.

La delegito anka? rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li ju?as kontra?a al sia konscienco a? honoro.

Fakdelegito [ redakti | redakti fonton ]

Fakdelegito (FD) estas delegito kun aparta scio, interesi?o, a? kapablo pri iu temo. Trovi?as centoj da temoj pri kiuj listi?is fakdelegitoj en la Jarlibro de UEA.

?efdelegito [ redakti | redakti fonton ]

Iom aparta afero estas la multe pli grava funkcio de ?efdelegito (?D). Pri la nomumo de ?D decidas la ?enerala Direktoro de UEA komune kun la Landa Asocio . ?D parte administras la membrojn en la koncerna lando kaj plusendas la membrokotizon.

La mirinda libro [ redakti | redakti fonton ]

La mirinda libro estas bro?urformata libro eldonita kiel oma?o al Ramon Molera kaj festigo de la 75a dadtreveno de U.E.A. [2] ?i enhavas biografion de Ramon Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de U.E.A.

Atentigoj [3] [ redakti | redakti fonton ]

Delegitoj el ?iuj mondopartoj pretas respondi al demandoj pri praktike ?io ajn, helpi okaze de voja?o ktp. Uzu bone tiun unikan, mondvastan servon! Nepre atentu la regulojn! Tiel vi ne ka?zos ?enojn kaj ekstrajn elspezojn. Memoru, ke la delegitoj laboras por vi ? senpage.

Vi rajtas peti informojn pri: turismo, voja?ado, tekniko, scienco, instruado, industrio, komerco, salajroj; aferoj junularaj, virinaj, Esperanto-movadaj; aliaj movadoj kaj organizoj; kaj tiel plu. Vi povas peti la delegiton anka? doni konsilon pri solvo al teknika problemo, rekomendi hotelon kaj mendi hotel?ambron, traduki mallongan leteron al firmao a? organizo en la lando de la delegito, a? simile. Se trovi?as fakdelegito pri temo a? servo interesa al vi, turnu vin al li a? ?i.

Vi ne rajtas demandi pri la komerca pagokapablo a? morala indeco de persono, a? peti konfidencajn informojn.

Krome, delegito rajtas rifuzi servon, kies plenumon li a? ?i ju?as kontra?a al sia honoro kaj konscienco, a? kiu postulas multan labor­tempon a? specialistajn konojn k.s. La delegito devas tamen informi vin pri sia rifuzo. Atentu, ke la liston de delegitoj oni rajtas disponigi nek al komercaj firmaoj nek al ia ajn eksterulo.

Kun via peto bv. nepre sendi validan membromarkon de UEA kaj, la?eble, internacian respondkuponon, a?eteblan ?e po?toficejoj en multaj landoj. Tiu ?i postulo ne validas por petoj per la Reta Jarlibro, sed vi tamen devas ?iuokaze repagi ?iujn elspezojn, kiujn la delegito spertas por plenumi vian peton. Se ne eblas sendi respondkuponojn a? monon el via lando, interkonsentu kun la delegito pri alimaniera kompenso. Faru anta?an interkonsenton pri tio, por certi?i ke la delegito akceptos la repagon, kiun vi proponas.

Respektu la privatecon! Se dum voja?o vi deziras helpon de delegitoj, a? simple ?atus renkonti ilin, skribu a? telefonu por fari interkonsenton pri tio almena? unu semajnon anta? via vizito. Telefonu nur tage, prefere inter la 10-a kaj 20-a horoj la? la tempo en la lando de la koncerna delegito.

Ne postulu tro! Ne estas la tasko de delegito renkonti turistojn en stacidomo, akompani ilin, gastigi ilin k.s., kvankam multaj delegitoj volonte faras tiajn specialajn servojn. Tamen, ne petu tiajn komplezojn. Delegitoj, kiuj havas sufi?an tempon kaj deziras fari specialajn servojn, mem informos vin pri tio.

Se vi deziras tranoktadon, skribu (longe anta?e) al fakdelegito pri gastigado, a? turnu vin al la Pasporta Servo de TEJO. Ne petu korespondamikojn! Por ekhavi tiujn vi povas ser?i ?e la retejo edukado.net, a? mendi anonceton ekz. en la revuo Esperanto a? Kontakto. Skribu klare kaj nepre en Esperanto. Skribu vian peton tiel, ke estas facile kompreni kion vi deziras. Certi?u ke vi donas ?iujn informojn, kiuj estas bezonataj por plenumo de via peto.

Sur la koverto, post la nomo de la delegito, skribu “Delegito de UEA”. Tiel, se la delegito mem forestas, la?eble vicdelegito a? alia prizorganto traktos vian peton.

Memoru ke la delegiteco estas ofico sen salajro! Provu faciligi la laboron. Post ricevo de informo a? helpo, ne forgesu sendi dank­esprimon, a? almena? konfirmon de ricevo.

Precipe ekster E?ropo trovi?as multaj delegitoj, kiuj malofte povas renkonti voja?antojn. Ofte vi trovos ke delegitoj tre bonvenigas ?iujn kontaktojn ? petojn pri lingva helpo kaj aliaj servoj, vizitojn de voja?antoj ktp.

Se vi sekvas la regulojn, vi rajtas atendi bonan delegitan servon. Se vi estas malkontenta pri la servo, sendu leteron kun klara priskribo de la kazo al la ?efdelegito de tiu lando a? al la direktoro ?e la Centra Oficejo de UEA, kiu esploros la aferon.

Se vi mem deziras fari?i delegito, skribu al la ?efdelegito de UEA en via lando a? rekte al la Centra Oficejo, a? plenigu respondilon en la Reta Jarlibro.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Oficiala klarigo pri la delegitoj de UEA aperas ?iujare en la koncerna Jarlibro, ekzemple ?apitro "Delegita Reto" en Jarlibro 2018, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2018, 256 pp. p. 97.
  2. La mirinda libro , Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 63 pp.
  3. https://uea.org/teko/atentigoj_delegitoj