?
Jen tutmonda antologio je nia dispono : En
1913
,
Antoni Grabowski
publikigis en
Varsovio
El Parnaso de Popoloj
, en kiu li prezentis a?dacajn, plurloke brilajn tradukojn de 110 pecoj el 30 lingvoj, inter kiuj la pola estis nature la plej favorata. La tuj poste eksplodinta milito probable malhelpis, ke tiu poemaro ricevu merititan atenton kaj sukceson. ?i havis tamen unu bonan sekvon, ?i vekis la konkuremon de alia poeto, kiu devis ludi en la "Renesanca" periodo de nia lingvo rolon paralelan al tiu de Grabowski en nia "Mezepoko".
En
1931
Kalman Kalocsay
publikigis en
Budape?to
la juvellibron
Eterna Bukedo
, tradukojn de 270 pecoj el 22 lingvoj. Sed tiu rezulto ne kontentigis lian vastan ambicion; post la
Dua mondmilito
li projektis pligrandigitan eldonon, kies titolon li jam difinis, la
Tutmonda Sonoro
. Oni scias, ke li mortis anta? ol povi realigi sian revon. Nun, liaj amikoj kaj samurbanoj sukcesis eldoni la jam efektivigitan parton de tiu grandioza entrepreno, kaj ni povas ?oji, ke, danke al s-ro Benczik kaj liaj kunlaborantoj, ?iuj iom sentemaj esperantistoj povas nun taksi la tutan grandecon de Kalocsay kiel tradukisto kaj, se diligentaj, ?uadi la belecon de la Esperanta formo, per kiu li revestis la fremdlingvajn originala?ojn. ?ar, por tion atingi, la hodia?aj legantoj, kutimi?intaj al la modernaj "liberaj versoj" (kiuj ne estas metrikaj unuoj, sed pli-malpli lertaj detran?oj el pli-malpli harmonia prozo), bezonas lerni, ke klasika poemo obeas al reguloj tiel striktaj kaj kompleksaj, kiel tiuj de fugo a? de soneto. Tial konsilinde estas legi komence la artikolon, kiun la? mia instigo Kalocsay verkis en
1959
por la
Nica Literatura Revuo
, pri "La klasika metriko en Esperanto" (p. 568-595).
La plej granda parto de la unua volumo estas dedi?ita al la greka kaj latina literaturoj, kaj prezentas pri ili preska? kompletan panoramon; preska?, ?ar mankas al la unua tradukoj el
Homero
? pro mia kulpo, mi konfesas: Kalocsay rezervis por mi elektitajn pecojn el la
Odiseado
, sed, tro okupite de miaj vortaraj taskoj, mi ne povis plenumi lian planon. Krom tiuj klasikaj literaturoj, oni legos kun intereso transponojn el la prasemidaj (la
eposo
de
Gilgame?
., la Inferiro de I?tar), el la praegipta, el la lirikaj partoj de la hebrea
Biblio
(sed kial la eldonisto represis dufoje la samajn pecojn de la
Alta Kanto
, p. 46-47?), el la ?ina, la japana kaj la araba.
La elekto de la modernaj literaturoj de E?ropo estas ankora? pli varia kaj abunda, kvankam ?i ne prezentas la tuta?on de la tradukita?aro de Kalocsay: el la anta?e aperintaj kolektoj (
Hungara Antologio
,
La Floroj de l' Malbono
, la
Kantoj kaj Romancoj
de Heine,
Libero kaj Amo
de Petofi) la eldonisto elektis la plej konatajn pecojn; kompense li diligente traser?is la diversajn gazetojn kaj revuojn, el kiuj li kolektis disajn traduka?ojn (Unu tamen li preteratentis: la Byronan soneton "On Chillon, aperintan en
Literatura Mondo
de
1949
, p. 121). En tiu moderna parto Kalocsay ne intencis enmeti pecojn de teatra?oj, kaj la eldonisto respektis tiun intencon: iuj des pli demandos sin, kiel tamen enestas la unua akto de
La Cido
de P. Corneille: la ka?zo estas, ke siatempe mi tradukis tiun tutan tragedion, per sepjambaj versoj sen vira cezuro; Kalocsay ?uste opiniis tiun ritmon ne adekvata, konsilis al mi refandi la tuton en la aleksandran formon, kaj por instigi min, refaris mem tia la unuan akton ? vane, ?ar mi neniam kura?is da?rigi! (P. 345, linio 3, korektu "Helena" al "Himena").
Jen do, je nia dispono kaj por nia plezuro, tutmonda antologio de 581 poemoj el ?. 30 lingvoj. Kompreneble Kalocsay ne scipovis tiom da lingvoj, kaj li helpis sin per tradukoj faritaj el la hungara, germana, franca a? angla. Sed la ?efa kvalito de poezia traduko ku?as ne tiom en la strikta la?vorteco, kiom en la rekreado de la originala harmonio kaj etoso. Danke al la vasta kulturo, genia intuicio kaj perfekta posedo de la lingvo kaj metriko, Kalocsay sciis kapti, se mi povas diri, la esencan parfumon de ?iu poemo kaj konservi por ni, en aliforma flakono, ties naski?an aromon.
”
|