El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turingio Internacia
estis la titolo de la esperanta magazino de
Radio F.R.E.I.
, per kiu oni intencis prezenti kiel eble plej multfacete
Turingion
kaj ties ?efurbon al la tuta mondo.
?i disa?di?is inter januaro 2012 kaj decembro 2021 el
Erfurto
, ?iun duan diman?on de monato je la horo 19-a (la? centra e?ropa [somera] tempo), da?rante unu horon. Kelkaj eroj de la magazino estis germanlingvaj.
Rubrikoj povis esti la sekvontaj:
- Lokaj nova?oj el la erfurta regiono (resumo en la germana)
- Angulo beletra
- "Thuringiensia": sciindaj faktoj pri vidinda?oj, kutimoj kaj moroj, historio, konstrua?oj ktp. de
Turingio
- Leterkesto de la gea?skultantoj (parte en la germana; de tempo al tempo kun intervjuoj)
- Lingvokurso (por germanlingvanoj) la? la "Mia-Serio" de
Josef Schiffer
: 'Mia Serurtruo', poste 'Mia Lernolibro'
Dissendo okazis ne nur
interrete
, sed anka? sur ultrakurtaj ondoj (FM 96.2 MHz) en Erfurto kaj krome per
kablo
en Erfurto,
Arnstadt
,
Gotha
,
Sommerda
(107.9 MHz). Per tio i?is la elsendoj anka? ta?ga varbilo inter la neesperantista a?skultantaro.