한국   대만   중국   일본 
Tron Øgrim - Vikipedio Saltu al enhavo

Tron Øgrim

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tron Øgrim
Ĵurnalisto, verkisto, komunisto, esperantisto
?urnalisto, verkisto, komunisto, esperantisto
Persona informo
Naskonomo Trond Øgrim
Naski?o 27-an de junio 1947 ( 1947-06-27 )
en Oslo , Norvegio
Morto 23-an de majo 2007 ( 2007-05-23 ) (59-jara?a)
en Oslo , Norvegio
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
?tataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Otto Øgrim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Leikny Øgrim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jorun Guldbrandsen (1969–1998) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Liv Gulbrandsen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ?urnalisto
esperantisto
politikisto
verkisto
sciencfikcia verkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://steinen.net
v ? d ? r

Tron ØGRIM ( IFA : [t?un øg?im] ) (naski?inta la 27-an de junio   1947 ? mortinta la 23-an de majo   2007 ) estis norvega ?urnalisto, verkisto kaj politikisto. Li aktivis en Socialista Junulara Unio (Norvegio) ( norvege : Sosialistisk ungdomsforbund ) (pli poste nomata Ru?a Junularo) de 1965 ?is 1973, kaj estis centra [1] figuro en la Laborista Komunista Partio ( norvege : Arbeidernes kommunistparti ) de 1973 ?is 1984. Krom esti politikisto, Øgrim verkis politikajn eseojn kaj plurajn sciencfikciajn romanojn. Li estas rimarkebla pro sia uzo de nenorma orienta osloa dialekto, e? kiam oni atendus ke li uzu norman Bokmal . [2]

Politiko kaj ?urnalismo [ redakti | redakti fonton ]

Naskita en Oslo , Norvegio , Øgrim estis unu el plej influaj homoj en norvega marksista-leninista movado en la jaroj 1960-aj kaj 70-aj. [1] Li estis unu el la fondintoj de Laborista Komunista Partio , partio kiu forte defendis la ?inan bran?on de komunismo. Tron anka? estis centre en la fondo de la gazeto Klassekampen ( norvege : Klassekampen )' (klasbatalo) kaj en la eldonejo Oktober .

I?inte ?urnalisto estante forlasinta politikon en la 1980-aj jaroj, Øgrim redaktis te?nologian rubrikon en la norvega versio de PC World ( angle : PC World (magazine) ) . [1] Li estis fama pro sia aparta stilo, el kiu li forpelis norman norvegan kaj verkis tute same kiel li parolis, en laborista dialekto. Li anka? verkis sciencfikciajn romanojn sub ka?nomo Eirik Austey .

Tron Øgrim estis frua subtenanto de interreto en Norvegio, ofte prelegvoja?ante en la lando. En 1995 li argumentis por ke la Norvega parlamento aperu interrete, proklamante ke "Sen ?eretaj politikistoj, estas nenia demokrata regularo pri informte?nologio". Øgrim anka? estis subtenanto de la malfermfonta movado. En sia libro Kvikksølv , Tron priskribis Linukson kiel "aplikitan komunismon". Tron estis piliera kontribuanto de la interreta nova?grupo Leftist Trainspotters Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine kie li publikigis milojn da mesa?oj, plej multaj rilataj al politika evoluo en Nepalo .

Esperanto-movado [ redakti | redakti fonton ]

Longda?ra ano de Norvega Esperantista Ligo (Norsk Esperanto-Forbund), li tamen neniam akceptis iun ajn postenon en la asocio. En Esperantaj rondoj li estas precipe konata pro sia radio-felietono ≪La revo pri la perfekta lingvo≫ ( Drømmen om den fullkomne sprak ) ekde 1989, kiu temis pri lingva filozofio, planlingvoj kiel Esperanto, Volapuko ktp. Li regule aperadis en Universalaj Kongresoj kaj estis lar?e konsiderata kiel afabla kaj erudicia, kun sana porcio da memironio. [3]

?e lia funebra ceremonio Leikny Øgrim rakontis ke li kreskis kun pli a?a frato kiu estus leginta vortaron de komenco ?isfine kaj kapablus el lego e? de telefonlibro lerni ion sciindan. Douglas Draper , sekretario de Norvega Esperantista Ligo faris paroladeton nome de NEL en jen ?erca jen serioza tono. Li diris ke estas tri specoj de Esperantistoj. Estas aktivuloj implikitaj en organizaj taskoj. Estas anoj kiuj kontenti?as per kotizpago. Kaj estas Tron Øgrim. Povis okazi ke dum longa tempo NEL ne a?dis pri li; tiam li telefonvokis por demandi: "Skylder jeg noe gryn?" ("?u mi ?uldas avenon ?" -- t.e., membrokotizon.) Li povis aperi en la sidejo de NEL en Oslo kaj a?eti tie ne unu a? du librojn sed plenan ?ar?on da. Dum plej multaj Esperantistoj kutime planas sian viziton al Universala Kongreso pli ol ses monatojn anticipe, Tron kapablis voki tri tagojn anta? la komenci?o de la evento kaj demandi kiel li povus helpi. [3]

Kunlaboro en la norvega Vikipedio [ redakti | redakti fonton ]

Jimmy Wales kun Øgrim
Foto: Holly Hui

Tron Øgrim fari?is kunlaboranto de Vikipedio en decembro 2005, kiam kalumniaj vortoj aperis pri kolego en artikolo en la novega Vikipedio. [4] Øgrim plu kontribuis post la solvo de la diskuto, verkante pri planlingvoj precipe en 2006. Fine de 2006 lia fokuso ?an?i?is al Nepalo ?enerale kaj aparte al komunismo en Nepalo. [5] Øgrim fami?is en la norvega vikipedia komunumo pro sia verkado de longaj artikoloj pri iel obskuraj temoj. Li anka? tre zorgis pri etaj projektoj kaj ties progreso. Li regule mesa?is pri mejlo?tonoj en la diskutejo de la norvega vikipedio same kiel li partoprenis en la informpa?o de Vikimediaj Nova?oj .

Norvega informatika prelegisto Gisle Hannemyr ( norvege : Gisle Hannemyr ) memoris pri Øgrim kiel unu el la plej aktivaj norvegaj Vikipediistoj kiu elektis Vikipedion kiel tribunon por diskonigi scia?ojn. Apud siaj artikoloj pri Nepalo, li verkis artikolojn pri planlingvoj kiaj Esperanto kaj pri multaj aliaj temoj. Hannemyr diris : "Mi anka? kredas ke li estis la unua norvega blogisto" kun sia pa?aro Under en stein i skogen ('sub ?tono en arbaro')". [6] La arkivoj de lia pa?aro entenas 107 artikolojn [7] de li redaktitajn en la orientosloa idiolekto. "Li estis entute homo komprenanta te?nologion kaj kiel te?nologio ?an?as la socion" aldonis Hannemyr. [6]

Tron Øgrim esti gravega por la norvega vikipedia movado kaj ofte estis intervjuata de ?urnalistoj pri Vikipedio. Li prelegis pri vikipedio kiam ties fondinto Jimmy Wales vizitis Norvegion en majo 2006. Kiam ?urnalistoj interpelaciis lin pri la foje erara informo kiun prezentas la enciklopedio, Øgrim respondis ke tio en si mem ne estas problemo ? male ?i povas esti vidata kiel avanta?o : "Vikipedio postulas de ?iu kontroli proprajn informojn kaj akcepti nenion la? ?ajna valoro. Se vi demandas min, estas demokrata problemo ke tiom malmulte da konscio pri kritikemo al fontoj ekzistas hodia? en la norvega eduksistemo." [8]

La norvega vikipedia komunumo, oma?e al la verko de Øgrim decidis funebri al Tron elmontrante flagon duonmaste anta? vikipedia logobildo dum unu tago. Tio estis raportita en pluraj norvegaj taggazetoj. [9]

Forpaso [ redakti | redakti fonton ]

Øgrim-on mortintan trovis unu el liaj tri filinoj la 23-an de majo   2007 en Oslo. Li ver?ajne mortis pro apopleksio . [10]

Personaj sciigoj [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Marxismen ? vitenskap eller apenbaringsreligion? (1979)
  • Den vestlige maoismens sammenbrudd og krisa i AKP (m-l) (1982)
  • Tyskeren mot Stretermish (1985), kiel Eirik Austey
  • Grisen før jul. Harde tider pa vei i det rike Vest-Europa (1985)
  • Pa sporet etter det ukjente dyret (1990), kiel Eirik Austey
  • Fallet (1990), kiel Eirik Austey
  • Blatt glass (1991), kiel Eirik Austey
  • Akersgata og det blodige barnet (1993)
  • Hilsen til en generasjon av kvikksølv! Løgnaktige spadommer om datarevolusjonen, verden, Norge og deg (1997)
  • Tron Øgrim treffer 10 sportsgærninger (1998)
  • Hilsen til en generasjon av kvikksølv: assen IT forandrer verden og livet (2000)

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 1,0 1,1 1,2 Toralv Østvang, "Tron Øgrim er død" Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine ( norvege ) en PC World Norge, 24.05.2007, kontrolita je la 2-a de junio 2007.
  2. Noralv Pedersen, "Talemal som maktsprak/Pyntar seg med ord" Arkivigite je 2005-03-28 per la retarkivo Wayback Machine ( norvege ) in Under Dusken ( norvege : Under Dusken )' , Issue 2, 1998.
  3. 3,0 3,1 Jardar Eggesbø Abrahamsen, Fra Tron Øgrims gravferd Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine ( norvege )  nekrologo en Esperanto Nytt , kontrolita je la 23-a de majo 2008
  4. no:Diskusjon:Hans Olav Brendberg
  5. Nepals kommunistiske parti (maoistisk) ( norvege )  estas ekzemplo de artikolo de Tron Øgrim pri Nepalo.
  6. 6,0 6,1 Elina Lønna, "La grunnlaget for ml" Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine ( norvege )  nekrologo en Klassekampen, 25-a de Majo 25, 2007, kontrolita je la 25-a de majo 2008
  7. Steinen.net ( norvege )  Artikolaro de Tron Øgrim kontrolita je la 25-a de majo 2008
  8. Wikipedia asks everybody to do a checkup of their own information and not accept anything on face value. If you ask me, it is a democratic problem that so little awareness of source criticism exists today in the Norwegian school system .
  9. Jan Omdahl, Kudos til nettvennen Øgrim Arkivigite je 2008-06-04 per la retarkivo Wayback Machine ( norvege )  en Dagbladet, 25-a de majo 2007, kontrolita je 2-a de junio 2007.
  10. Torstein Brattset Drabløs, "Tron Øgrim er død" ( norvege )  en Dagbladet, May 24, 2007, kontrolita je la 2-4 junio 2007.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Trovu ≪  Tron Øgrim  ≫ inter la
Viza?oj de homoj
rilataj al la ideo
≪Internacia Lingvo≫