El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trepano
|
|
Novfabrikita trikonusa trepano
|
Aliaj nomoj
|
drilego
|
Klasifiko
|
tran?a instrumentaro
|
Uzata por
|
borado de malmolaj materialoj
|
Inventinto
|
Howard R. Hughes
[1]
|
Rilataj
|
drilo
|
|
Eluzita trepano
Trepano
(termino, kiu originas el la greka
trupao
: ≪ mi traboras≫) estas ilo por rotacia borado, precipe uzata en
nafta
industrio kaj publikaj laboroj.
La trepano havas formon de sola konuso el speciala malmolega ?talo a? el tri kune nestitaj konusoj. La suba parto de tiuj konusoj estas inkrustita de
diamanta
polvo, kiu permesas rompi la plej malmolajn rokojn dum borado. Tiuj konusoj turni?as, rompas la rokojn kiujn ili trapasas kaj enprofundi?as malrapide en la subgrundon.
?i tiu ilo estas uzata por amba? vertikalaj putoj samkiel horizontala borado.
Kelkaj trepanoj estas kavaj, por permesi la trapason de borada fluido kiu ?prucas el inter?an?eblaj bekoj. La borada fluido lubrikas kaj malvarmigas la borilon, kaj helpas forpeli la eltiritan materialon al la surfaco. En malsolidaj formacioj, akvaj jetoj de alta premo helpas forigi rokerojn rekte, tielmaniere reduktante la da?ron de la borado.
Publikaj laboroj kaj subkonstrua?oj
[
redakti
|
redakti fonton
]
Trepano uzata por bori profundajn subkonstrua?ojn
En kelkaj te?nikaj sektoroj la termino
trepano
indikas pezan metalan a?on (5 ?is 15
tunoj
), kiun oni faligas sur rezistajn rokojn por disrompi ilin.
Ekde
antikvo
, la trepano estas speco de
borilo
permane operaciita per
ar?
drilo
, uzata de iuj skulptistoj por pliprofundigi la
reliefon
de prilaborata objekto. ?i estis uzata precipe kaj speciale en la laboro pri
sarkofagoj
,
kapiteloj
, paneloj de
triumfarkoj
,
ornamaj
skulpta?oj, ktp.
Ekde almena? la
mezepoko
la ilo estas uzata por trabori lignon.
En
?irurgio
, trepano estas aparato, per kiu oni trapenetras
ostojn
, speciale kraniajn ostojn (
trepanado
).
- ↑
Vd usonan patenton n-ro 930758 (
1909
)