한국   대만   중국   일본 
Traktatoj de Romo - Vikipedio Saltu al enhavo

Traktatoj de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ?i artikolo temas pri la Traktatoj de Romo subskribitaj dum la jaro 1957 . Pri samnomaj traktatoj el la jaroj 1924 kaj 1983 vidu la pa?on Traktato de Romo

La Traktatoj de Romo interkonsenti?is la 25-an de marto 1957 en la italia ?efurbo Romo . Subskribintaj membro?tatoj estis Belgio , Francio , Germanio (FRG), Nederlando , Italio kaj Luksemburgio .

Temis pri

  1. la traktato pri la fondo de la E?ropa Ekonomia Komunumo (EEK), renomita traktato de E?ropa Komunumo (EK) en 1992 , kaj
  2. la traktato pri la fondo de la E?ropa Komunumo pri Atomenergio (EKAE, a? E?ratomo).

La du komunumoj estis du esencaj eroj de la poste fondita E?ropa Komunumaro . Kune kun la E?ropa Komunumo pri Karbo kaj ?talo el la du komunumoj fine ekde la sekva Traktato de Mastri?to de 1992 ekestis la E?ropa Unio .

Celoj de la fonditaj komunumoj [ redakti | redakti fonton ]

la fondaj membro?tatoj de la EEK kaj EKAE

EEK [ redakti | redakti fonton ]

  • sekurigo de la socia kaj ekonomia progreso en ?iuj membro?tatoj
  • forigo de bariloj inter la membro?tatoj, forigo de doganoj
  • plibonigo de la viva kaj labora le?aro
  • disvasti?o de la komuna ekonomio, balancita komerco, justa konkurenco
  • komuna komerca, agrikultura kaj trafika politikoj
  • konservo kaj stabiligo de paco kaj libereco
  • garantio pri libera trafiko de personoj, servoj, kapitalo kaj varoj
  • pliproksimigo de en?tataj le?oj
  • ena kaj ekstera financa stabileco

EKAE [ redakti | redakti fonton ]

  • sekura kaj efika utiligo de atomenergio
  • subteno de la esploro pri la teknologio
  • disvasti?o de konoj, la protekto de la sano de la kunlaborantoj de la atomenergia industrio samkiel la tuta enlo?antaro
Dosiero:€2 Commemorative Coin Luxembourg 2007 TOR.png
jen kiel ekzemplo la speciala monero je 2 e?roj de Luksemburgio
  • kreo de komunaj atomenergiaj inter?tataj entreprenoj
  • havigo de materialoj necesaj por utiligo de la atomenergio
  • kontrolo de la sekureco de la atomenergiaj entreprenoj kaj la atomenergiaj rilatoj kun entreprenoj kaj registaroj de nemembraj ?tatoj

La interpliproskimi?o de la ekonomiaj politikoj (unuecigo de impostoj , le?oj pri medioprotekto , lukto kontra? senlaboreco , minimumaj salajroj kaj multo pli) okazu en etaj pa?oj ene de 12 jaroj.

Okaze de la 50-jari?o de la Traktatoj de Romo dum la jaro 2007 ?iu ?tato de la E?rozono eldonis specialan moneron je 2 e?roj kun pli-malpli la sama motivo.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]