Trakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trakio
Historia Regiono

Landoj Bulgario , Turkio , Grekio
- koordinatoj 42° 0′ 0″  N , 26° 0′ 0″  O (mapo) 42 26 Koordinatoj: 42° 0′ 0″  N , 26° 0′ 0″  O (mapo)


Trakio (Tero)
Trakio (Tero)

Trakio (Bulgario)
Trakio (Bulgario)
DEC
Trakio
Trakio

Map
Trakio
v ? d ? r
Mapo de antikva Balkano, el la Classical Atlas to Illustrate Ancient Geography ("Antikva Maparo por Ilustri Antikvan Geografion") fare de Alexander G. Findlay en 1849 . Trakio havas verdan limon en la bildo kaj trovi?as malsupre-dekstre.

Trakio ( greke   Θρ?κη , bulgare   Тракия , turke   Trakya ) estas geografia kaj historia regiono en sudorienta E?ropo , ampleksanta sudan Bulgarion , nordorientan Grekion , kaj la E?ropan parton de Turkio . Trakio trovi?as apud tri maroj : la Nigra maro , la Egea maro kaj la Marmora maro .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La indi?ena popolo de Trakio estis hinde?ropidoj nomataj Trakoj . La Trakoj, disdividitaj en diversaj triboj, ne sukcesis formi ian da?ran politikan organiza?on, ?is la Odrusia ?tato fondi?is en la 4-a jarcento a.K.

La Trakoj frutempe falis sub la kultura influado de la Grekoj , sed sukcesis teni siajn kulturon kaj lingvon dum pluraj jarcentoj. La Trakoj anka? influis Grekan kulturon -- en Greka mitologio aperas kelkaj Trakoj. Tamen, ?ar la Trakoj ne parolis la grekan, la Grekoj rigardis ilin kiel sova?ojn. La Grekoj komencis fondi koloniojn en Trakio en la 6-a jarcento a.K.

Trakio sude de Danubo estis konkerita en la jaro 512 a.K. de la Persa Imperio sub Dario la Granda , kaj regita dum ?irka? 50 jaroj.

Trakio estis denove konkerita de Filipo la 2-a de Makedonio en la 4-a jarcento a.K. . Makedonio regis super Trakio dum 150 jaroj.

En 279 a.K. , Keltoj invadis Makedonion, Grekion kaj Trakion. Ili balda? forpeli?is el Grekio kaj Makedonio, sed restis en Trakio ?is la fino de la 3-a jarcento a.K. . El Trakio la Keltoj migris en Anatolion kaj fondis la re?landon de Galatio .

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
la romia provinco Thracia , jen malhelru?e akcentita

Post la 3-a Makedonia milito , Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio . Trakio ( latine   Thracia ) restis provinco de Romio ?is ties disfalo. Poste, Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio .

Bizancio perdis plejparton da Trakio favore al Bulgario en la 9-a jarcento , regajnis ?in in 972 , kaj reperdis ?in en la 12-a jarcento . Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj , la regiono estis prenita kaj reprenita de Bulgario kaj Bizancio.

Finfine la tutan Trakion la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ?in regis dum kvin jarcentoj.

Trakio denove dividi?is inter Grekio, Bulgario kaj Turkio post la Unua mondmilito kaj la disfalo de la Osmanida imperio.

Urboj de Trakio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]