Tornisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lignoturnisto en Birmo

Tornisto estas profesio ?e kiu la praktikanto faras ?iajn produktojn, inter kiuj ma?ino- kaj ilarerojn, sur eta ?is mezgranda tornoma?ino . Tornisto laboras la? labordesegna?o, skizo a? ekzemploparto.

Industrie , la profesio konsideratas fako de metalurgio kaj oni uzas diversajn materialojn kiel ?talo , gisfero , kupro , bronzo , latuno , duavice anka? plasto .

Tamen la metio de tornisto estas unu el la plej a?aj profesioj, jam praktikata en antikva Egiptio , antikva Grekio , Romio kaj ?e la etruskoj. Metie, krom ligno pli malofte anka? prilaboratas korno , eburo , sukceno , alabastro , steatito ( sapo?tono ), serpentinito , polimetilmetakrilato ( akrila vitro ) kaj aliaj plastoj - Malgra? tio, en Esperanto oni kutimas nomi la metilaboran teknikon la? la ?efa materialo lignotornado , precipe ?ar sen la aldona?o la vorto tre elvokas pensojn pri la samnoma ?tormo tornado .

Horlo?isto uzanta tornoma?inon por metaltornado
lignoturnado en Indonezio

Oni faras etajn seriojn de produktoj, vicpartoj a? prototipoj . La industria 'tornado' okazas sur tornoma?ino . La laborita?o rotacias per granda rapideco dum ?i estas prilaborata per ?izilo .

Familiaj nomoj [ redakti | redakti fonton ]

En la e?ropa mezepoko, oni ofte uzis metiistajn profesiojn kiel familiaj nomoj. Tial, en la germana kaj jida lingvoj la nomo oftas kiel familia nomo en la formoj Drechsler [ DREKSla ] a? historie [ DREKSler ], Drexler, Dressler kaj Dreyer [ DRAja ], per hebreaj literoj ???????? , la finna analogio estas Sorvari , en la rusa kutimas cirila formo de la germana kaj jida nomoj, Дрехслер [ DRE?Sler ], sed anka? ekzistas la familia nomo Токарь [ TO:kar? ]), same en la pola la nomo Tokarz , kaj analogie anka? la angla familia nomo Turner devenas de la profesia nomigo woodturner . La vorto ne mankas en la hungara lingvo kiel esztergalyos [estergAjo?], ekzemple aktoro Cecilia Esztergalyos .