El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombejo de Hazsongard
(
Tombejo de Ha?ongardo
); (rumane:
Cimitirul Hajongard
, hungare
Hazsongardi temet?
, germane:
Hasengarten
) estas tomb?ardeno en la urbo
Cluj-Napoca
,
Rumanio
situanta sude de la fortika?muroj de la mezepoka urbo sur la monteto Hazsongard.
La urbkonsilantaro decidis la uzadon de tiu areo (kie oni produktis ?is tiam melonojn) kiel tombejo dum la pestepidemio en
1585
, ?ar la aliaj tomblokoj pleni?is. Sur la okcidenta flanko integri?is pluraj frukto?ardenoj en la tombejon. En
1750
oni aligis al ?i la nunan luteranan tomb?ardenon, kiun donacis al la urbo la kolonelo De Gladis. En la jaro
1892
oni plivastigis ?in kun nova areo. Oni entombigis tien dum la jarcentoj hungarojn, rumanojn kaj saksojn. ?ia bela situo, abunda floraro, la artmonumentaj tomboj igis ?in fama jam en la fino de la
19-a jarcento
. En la jaro
1911
Hillel Kohn kaj Gyula Zsako registris 67 tomb?tonojn ekzistintajn anta?
1700
, el kiuj la pli malnovaj estis el la jaro
1586
. Oni nomas ?in
panteono
, ?ar tie estas enterigitaj la geeminentuloj (kaj iliaj gefamilianoj) de la urbo kaj samtempe de
Transilvanio
agantaj tie. La
23-an de novembro
2002
okaze de la tago de la hungara scienco en Transilvanio oni starigis memortabulon je la memoro de la anoj de la
Hungara Scienca Akademio
entombigitaj tie kun nomlisto de ili. Paroladis
E. Szilveszter Vizi
, prezidanto de la
Hungara Scienca Akademio
.
En la Tombejo de Ha?ongardo ripozas kelkaj famaj esperantistoj, inter kiuj indas mencii
Abel Barabas
kaj
Sandor Beier
.
- Hazsongard
. Verkis
Aladar Laszloffy
, fotografis
Laszlo Kantor
. Helikon Kiado, Budapest, 1989.
- Gaal Gyorgy
:
Tort kovon es porlado kereszten
, Pusztulo mult es fajo jelen a Hazsongardi temet?ben, Studium Konyvkiado, Kolozsvar, 2003.