한국   대만   중국   일본 
Tivoli (Gotha) - Vikipedio Saltu al enhavo

Tivoli (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivoli
konstrua?o [+]

Lando Germanio
Federacia lando Turingio
Koordinatoj 50° 56′ 38″  N , 10° 41′ 52″  O (mapo) 50.9439 10.6978 Koordinatoj: 50° 56′ 38″  N , 10° 41′ 52″  O (mapo) [+]

Tivoli (Turingio)
Tivoli (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Tivoli
Vikimedia Komunejo :   Tivoli (Gotha) [+]
v ? d ? r
La Tivoli-gastejo en Gotha
Memorigtabulo

Tivoli estas iama gastejo en Gotha , Am Tivoli nr 3. ?i estas la fondodomo de Sozialistische Arbeiterpartei Deutschlands (1875) (SAP), la senpera anta?ula frakcio de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). La jaro 1875 konsideratas la vera fondodato, kiam je la fino de la Unui?partitago (de la 22-a ?is la 27-a de majo) Allgemeiner Deutscher Arbeiterverein (ADAV) kaj Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP) kunfandi?is al SAP.

Historio de la konstrua?o [ redakti | redakti fonton ]

En la tiama Sundhauser-aleo konstruitis en 1830 la domo kiel gastejo kun elver?ejo, gastsalonoj kaj salonego kun galerio. Unue ?i nomi?is Kautz'sches Wirtschaftslocal . Ekde 1848 la Kaltwasser'sche Saal kondukitis de Ottilie Kaltwasser kiel restoracio. La nomo Tivoli venis ne anta? la 1885-a jaro, pro la kontra?e trovi?inta bierfarejo Tivoli-Brauerei Gotha ; krome eblis konsumi Tivoli-bierojn en la gastejo. Je la komenco de la 20-a jarcento la urbo Gotha i?is nova posedanto. De 1909-18 la gastejo i?is fakte bierfareja gastejo. ?is la Dua mondmilito estis anka? infan?ardeno en la konstrua?o. La salonegon oni uzis pro diversaj kunvenoj oficialaj de la urbo. En 1953 ?i alinomitis Laborista memorigloko Tivoli kaj plenumis ?is la Turni?o tiun rolon. Dum la sekvintaj jaroj necesis fari profundajn resta?radlaborojn. Tiam la salonego Kaltwasser reproduktitis la? la originala versio.

La gotha-ano Wilhelm Bock [ redakti | redakti fonton ]

Wilhelm Bock (1846?1931) estis delegito de la gotha-a loka grupo de ADAV kaj partoprenis la Partitagon de Eisenach en la jaro 1869-a. Grandajn meritojn li gajnis per bonega preparado de la Unui?partitago de 1875 en Gotha. Sen li la tuto ne okazus. Li krome fondis la gazeton Gothaisches Volksblatt . En 1946 honore nomitis strato por li.

La fondo de SAP ?e Tivoli [ redakti | redakti fonton ]

Portretoj de la fruaj germanaj aktivuloj en la laborista movado: August Bebel, Wilhelm Liebknecht - supre, Karl Marx - meze, Carl Wilhelm Tolcke, Ferdinand Lassalle - malsupre)

En 1873 SAP kaj ADAV komencis reciprokan enhavan alproksimi?on. Oni ser?is vojojn je unui?o kaj sukcesis. Tio havis diversajn kialojn - ekz. la fondo de la Germana Imperiestra Regno , la regado de Otto von Bismarck kaj ne laste la kreskanta ekonomia krizo en Germanlando. Anta?konferenco okazis en la 14-a kaj en la 16-a de februaro 1875. Oni ellaboris programskizon. Traleginte ?in August Bebel verkis kontra?ulan koncepton; tiun la plejmulto de la SDAP-anoj re?etis. Anka? Karl Marx kritikis ?in. En letero adresita al Wilhelm Bracke li skribis Randglossen zum Programm der deutschen Arbeiterpartei . [1] . Tiuj randaj glosoj fami?is kiel teoria skriba?o sub la titolo Kritik des Gothaer Programms . La programo akceptitis unuanime en la 25-a de majo - kio markis la faktan fondon de SAP.

Kun 129 delegitoj, kiuj reprezentis ?. 25000 membrojn, la okazo estis la origino de germana socialdemokratio. ?e la balotoj je Reichstag en 1877 la socialdemokratiaj politikistoj rekompencitis per la vo?donado de duono da miliono da civitanoj. Postulis la Programo de Gotha liberan ?taton kaj socialisman socion .

Memorigloko Gothaer Parteitag 1875 [ redakti | redakti fonton ]

Ekde 1953 la komplekso i?is oficiala memorigloko. La ekspozicio ene koncentri?is - krome pri la kronologia prezento de la eventoj - pri la realigo de la punktoj de Kritiko je la Gotha-programo farita de Marx kaj Engels ene de la laborista movado. Aparta sekcio dedi?is sin al la historio de Komunista Partio de Germanio la? la memkompreno de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands . Sekve tiu ?i memorigloko estis grava parto de la de la oficiala GDR-adoptomaniero de historio.

Refondi?o de SPD Turingio surloke [ redakti | redakti fonton ]

Post 115 jaroj okazis denove ?e Tivoli memorinda pa?o en la historio de socialdemokratio. En la 27.1.1990 fonditis tie ?i la unua landa sekcio de SPD sur GDR -teritorio. Honoraj gastoj estis Willy Brandt kaj Egon Bahr . [2]

Amikara societo [ redakti | redakti fonton ]

La subtena organiza?o Forderverein Gothaer Tivoli e.V. havas ?. 40 membrojn fondite en 1992 en Gotha. Celo de ?i estas i.a. konservi la historian domon kaj alirebligi ?in por interesatoj el Germanlando kaj el la tuta mondo.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Surreta teksto
  2. Brandt diris la sekvonton (tradukite): "Karaj amikoj, dankon por via invito. Mi alportas salutojn elkorajn de la E?ropon transpasanta komunumo de socialdemokratoj el la tuta mondo. Tiukuntekste mi transdonas miajn bonajn dezirojn al la socialdemokratoj en tiu ?i germana kerna lando Turingio."

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]