한국   대만   중국   일본 
Ticiano - Vikipedio Saltu al enhavo

Ticiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ticiano
Persona informo
Aliaj nomoj Veccellio, Tiziano
Naski?o ?irka? 1485
en Pieve di Cadore ,   Venecia respubliko
Morto 27-an de a?gusto 1576 ( 1576-08-27 )
en Venecio ,   Venecia respubliko
Mortokialo pesto
Tombo Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
Lingvoj itala
?tataneco Venecia respubliko
Subskribo Ticiano
Familio
Patro Gregorio Vecellio Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Francesco Vecellio (en) Traduki kaj Tommaso Vecellio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Cecilia Soldano (1525 (Gregoria) –1530 (Gregoria) ) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Orazio Vecellio , Tizianello (en) Traduki, Lavinia Vecellio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
konstrua desegnisto
desegnisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Woman with a Mirror
Kronado de Kristo kun dornoj
Madono de la Kuniklo
Venuso de Urbino
Karlo la 5-a sur?evale en Muhlberg
Pope Paul III and His Grandsons
Tarquin and Lucretia
v ? d ? r
Ticiano, Papo Pa?lo la 3-a kaj Liaj Nepoj , 1545?46. Oleo sur tolo, 210cm × 176cm, Museo di Capodimonte, Napolo. Kardinalo Alessandro Farnese staras malanta? papo Pa?lo la 3a. Ottavio Farnese dekstre prepari?as kisi la piedojn de Paul.

Tiziano VECELLI a? Tiziano VECELLIO (naski?is en Pieve di Cadore , apud Belluno ( Veneto ) ?irka? 1485 - mortis en Venecio la 27-an de a?gusto 1576 ), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano , estis fama venecia pentristo de la Renesanco . Unu el la plej famaj en E?ropo siatempe, kaj la plej granda el la veneciaj artistoj post la morto de sia instruisto Giovanni Bellini .

Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore , kiel aludo al lia naski?loko.

Memportreto

Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj : li interesi?is egalmezure pri portretoj kaj pejza?oj (per tiuj du ?enroj li unue fami?is), sed anka? pri mitologiaj a? religiaj temoj.

La vivo de Ticiano da?ris preska? unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentra?ojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj .

La ri?aj kaj nobelaj familioj de Italio, la re?oj de E?ropo kaj e? imperiestro Karolo la 5-a (de la Habsburgoj) fieris a?eti liajn pentra?ojn.

Post la morto de Sebastiano del Piombo kaj sekvita de la morto de Giorgione , li restis la granda kaj altranga Ticiano de la pentristoj de Venecio kaj sendube regis pri la venecia arta mondo dum ?irka? 60 jaroj.

La? li, li ekkomprenis nur fine de sia vivo, kion signifis la pentrarto.

Venuso de Urbino
1538 (119 x 165 cm)
Tombo de Ticiano en Venecio
Ticiano ? Resurekto de Jesuo
Karlo la 5-a sur?evale en Muhlberg

Verkado [ redakti | redakti fonton ]

Liaj pentra?oj elstaris pro siaj ri?aj koloroj, kio donis al ili ?ikecon kaj viglecon. Ticiano alportis novan homan aliron al religiaj bildoj, kaj la figuroj en ili ?ajnas naturaj kaj proksimaj al la realo (kiel la figuro de papo Pa?lo la 3-a en la verko Pa?lo la 3-a kaj liaj nevoj Alessandro kaj Otavio Parnesa ).

En 1530 li pentris la portreton de imperiestro Karolo la 5-a, sekvitan de aliaj portretoj de la korteganoj. Karlo la 5-a rekompensis lin per la titolo de aristokrato, li kaj liaj infanoj.

En siaj pentra?oj li mirinde penetris la mensajn procezojn de la pentristoj kaj elmontras ilin senhezite. Elstara estas lia pentra?o "Karolo la 5-a en Milberg" (1548, Madrido, Prado-Muzeo ) en kiu li montras sian nekredeblan komprenon pri la detaloj de la rajdanto kaj de lia ?evalo kaj akcesora?oj.

Dum lia vizito al Romo en 1545 lin impresis la resta?oj de klasika arkitekturo kaj la verkoj de Rafaelo kaj Mikelan?elo , sed Mikelan?elo kontra?is siajn verkojn.

Unu el la plej famaj verkoj de Ticiano estas la Venuso de Urbino , kiu estis relaborita el La dormanta Venuso de lia instruinto Giorgione . Lia ateliero krome produktis ampleksan serion de versioj de la temo Venuso kaj muzikisto .

?is liaj lastaj momentoj, li laboris pri la pentra?o de la " Pieto " (nuntempe ekspoziciita ?e la Akademia Galerio en Venecio), kiu estis destinita por lia propra tombo, kiel speco de potenca volo. Li ne sukcesis fini ?i tiun laboron.

Li estis entombigita en la Baziliko de Sankta Maria Glorioza di Ferrari ornamita per unu el liaj plej famaj pentra?oj "La Levi?o de la Virgino ?ielen".

Aliaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]