한국   대만   중국   일본 
Teodoro Obiang Nguema Mbasogo - Vikipedio Saltu al enhavo

Teodoro Obiang Nguema Mbasogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Persona informo
Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Naski?o 5-an de junio 1942 ( 1942-06-05 ) (82-jara?a)
en Akuacam, Hispana Gvineo ,   Hispana Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
?tataneco Hispanio dum la regado de Franco ? Ekvatora Gvineo vd
Alma mater General Military Academy (en) Traduki
Colegio Nacional Enrique Nvo Okenve (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Constancia Mangue (en) Traduki
Elema (en) Traduki
Maria Verminia Buckanan Garcia (en) Traduki
Shaw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Teodorin Nguema Obiang
  ( Constancia Mangue (en) Traduki)
Gabriel Mbega (en) Traduki
  ( )
Ruslan Obiang (en) Traduki
  ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Teodoro Obiang Nguema Mbasogo (naski?is la 5-an de junio   1942 en Acoacan ) estas prezidanto de Ekvatora Gvineo ekde 1979.

Infaneco kaj Junularo [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is en la distrikto Mongomo en Rio Muni , do en la kontinenta parto de la tiutempa hispana kolonio. Li estis la 3a de entute 10 infanoj de enmigrinto el Gabono . Li apartenas al la fangoj , do al la plimulto de la etnoj en Ekvatora Gvineo. Post la vizito de la lernejo li fari?is soldato.

Armeestro [ redakti | redakti fonton ]

Post la sendependi?o de la lando je la 12a de oktobro 1968 lia onklo Francisco Macias Nguema fari?is la sola reganto de la lando. Obiang Nguema fari?is ministro pri defendo. Ekde 1975 Obiang Nguema fari?is armeestro.

Obiang kun Condoleezza Rice en (2006)

Prezidanto [ redakti | redakti fonton ]

Je la 3a de a?gusto 1979 li pu?is kontra? la onklo kaj mortigis lin post la ricevo de la povo. En oktobro 1979 li oficiale fari?is prezidanto kaj promesis reformon de la ?tato. Dum la regado de Obiang Nguema Ekvatora Gvineo perdis ?irka? trionon de la lo?antaro. Okazis diversaj balotoj, sed oni povis dubi ?u la opozicio havis iun ?ancon. For de la lando kreski?is la suspektoj pri manko de libereco por balotado kaj por normala demokratia funkciado; fakte la opozicio pli normale agadas en la ekzilo, ekzemple en Hispanio a? Francio ol en la propra lando. Anka? oni kritikis la familifavorecon (koruptadon) de la prezidanto kaj la malsukceso solvi la landajn problemojn: ekonomio, diferencoj inter etnoj, diferencoj inter la kontinenta kaj la insula parto de la lando nome Mbini kaj Bioko kaj aliaj insuloj (hereda?o de la hispana kolonia sistemo) ktp. En novembro 2021, Teodoro Obiang Nguema Mbasogo estis nomumita ?e la kongreso de sia partio kiel kandidato por sesa oficperiodo en la 2023-datita elekto.

Bonhavo [ redakti | redakti fonton ]

Teodoro Obiang Nguema Mbasogo apartenas al la plej ri?aj ?tatestroj de la mondo. Oni supozas ke li posedas pli ol 600 milionojn da usonaj dolaroj.

Lia filo kaj vicprezidanto Teodorin Nguema Obiang estis plurfoje kondamnita en eksterlandaj tribunaloj pro koruptado.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]