한국   대만   중국   일본 
Tempo (muziko) - Vikipedio Saltu al enhavo

Tempo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mekanika metronomo
skalo de elektra metronomo

Tempoindiko (vortero " tempo " esperante kaj itale de la latina vorto tempus ; plurale tempi , en multaj naciaj lingvoj por la fenomeno uzi?as la itala a? latina vorto) en la muziko estas informo, kiom rapide muzika?o estu ludata, kiom rapida estu ?ia ritmo . Aldone multaj tempoindikoj samtempe anka? estas indikoj pri la intencata emocio a? etoso de la muzika?o, do informas pri la dezirata karaktero de la verko.

Tempoindikoj en formo de adjektivoj, en la klasika muziko ?enerale esprimitaj en la itala lingvo , en la kulturo de E?ropo kutimi?is dum la 17-a jarcento . En internacia lingvouzo, ili estis kaj restis itallingvaj, ?ar Italio tiutempe estis la plej novi?ema kultura centro de E?ropo, kvankam en Anglio kaj aparte en Francio jam tiam preferi?is nacilingvaj esprimoj. Nur dum la 19-a jarcento anka? en la muzikaj kutimoj de aliaj landoj plimulti?is nacilingvaj tempoindikoj, ekzemple la germana komponisto Johannes Brahms luktis por tiaj indikoj en la germana lingvo .

Por pli ekzakta difino de la tempoindikoj Johann Nepomuk Malzel dum la jaro 1816 inventis la tiel nomatan metronomon , etan aparaton, kiu per svingi?anta indikilo kaj ritmaj klakoj a?d- kaj videbligas difinitan ritmon . La metronoma nombro (mallongigite per "M. M." = Metronomo de Malzel, a? "bpm" = batoj por minuto) indikas, kiom da batoj por minuto havas la baza ritmo de muzika?o - pli alta nombro do indikas pli rapidan muzika?on.

La fakta impreso pri la rapideco a? karaktero de muzika?o tamen estas fenomeno, kiu ne nur difineblas per la nombro de batoj po minuto. La veran impreson influas la fakto, ?u la muzika?o havas multajn mallongajn (8-onajn, 16-onajn, 32-onajn...) a? longajn (2-onajn a? plenajn) notojn, kiuj kreas la percepteblajn ritmojn, sed anka? la lokaj kondi?oj, ekzemple e?o en la salono a? la humuro de muzikistoj kaj a?skultantoj influas la sentatan impreson.

Tempoindikoj [ redakti | redakti fonton ]

La tradicie kutimaj tempoindikoj de klasika muziko, kiuj ekestis dum la epoko de romantika muziko, estas:

Itala nomo signifo
Malrapidaj tempoindikoj
Grave grave
Largo lar?e (40?60)
Larghetto ["lar ge to"] iom lar?e (pli rapide ol Largo) (60?66)
Lento malrapide
Adagio ["a da ?o"] trankvile (66?76)
Mezrapidaj tempoindikoj
Andante irante, pa?ante (76?108)
Andantino iom pli rapide ol Andante
Moderato modere (108?120)
Allegretto iom gaje, iom ?oje (pli malrapide ol Allegro)
Rapidaj tempoindikoj
Allegro gaje, ?oje (120?168)
Vivace ["vi va ?e"] / Vivo vivece (~140)
Vivacissimo ["viva ?i simo"] tre vivece
Presto rapide (168?208)
Prestissimo ["pres ti simo"] tre rapide

Tamen la tempoindikoj nur estu proksimuma helpilo. Se ne fiksi?is ekzaktaj tempoindikoj por muzika?o, la muzikisto(j) havas la liberon elekti rapidecon, kiu al la a?skultanto bone peras emocion (probable) deziratan de la komponisto.

Precizigoj [ redakti | redakti fonton ]

Per aldonitaj adjektivoj a? aliaj vortetoj eblas precizigi la tempoindikojn - ekzemploj estas:

assai = tre
amoroso = amorema, amoplena, kun pasio
cantabile ["kan ta bile"] = kantebla, kanteca
con brio = kun fajra temperamento
con espressione = kun emocia esprimo
con fuoco = kun fajro
con moto = kun movo
con spirito / spiritoso = kun spirito
espressivo = esprime
giocoso ["?o ko so"] = ?oje
grazioso ["graci o so"] = gracie
maestoso = majeste
ma non troppo = sed ne tro
marcato ["mar ka to"] = markante
moderato = modere
molto = multe, tre
morendo = mortanta (tre malla?ti?anta)
mosso = movata
quasi [ k?a zi]= kvaza?
teneramente = tenere
un poco ["un po ko"] = iomete

Indikoj pri tempo?an?i?oj [ redakti | redakti fonton ]

Itala nomo signifo
rapidigantaj tempoindikoj
accelerando (accel.) ["ak?ele ran do"] akceligante
stringendo (string.) rapidante
piu mosso pli movita
poco piu ["poko pju"] iom pli
malrapidigantaj tempoindikoj
poco meno iom malpli
piu lento pli malrapide
calando ["ka lan do"] pli malrapidi?ante kaj pli malla?ti?ante
allargando lar?i?ante
rallentando (rall.) lar?i?ante kaj malrapidi?ante
ritardando (rit.) malrapidi?ante
ritenuto retenita
?eneralaj tempoindikoj
alla marcia ["ala mar ?a"] mar?ece
a tempo la? la origina tempoindiko
tempo primo/tempo I la? la komenca tempo
rubato libere, ne la? fiksa tempoindiko
ad libitum la?pla?e rapide
alla breve duone (du tempokvantoj i?u unu)
doppio movimento duoble rapide

Cita?o [ redakti | redakti fonton ]

?[ Tempo estas...] la plej necesa kaj plej malfacila kaj entute la ?efa?o en la muziko" ( W. A. Mozart en letero de la 24-a de oktobro 1777 )

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]