El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
svisgermana lingvo
- svisgermane
Schwyzerdutsch
respektive
Schwiizertuutsch
, alt
germane
Schweizerdeutsch
- estas kuna nomo por ?iuj dialektoj de la
alemana lingvo
parolataj en
Svislando
.
El
lingvistika
vidpunkto ne estas fiksaj limoj inter la alemanaj dialektoj de Svislando kaj la aliaj teritorioj de la
alemana lingvo
, do
Alzaco
,
Baden-Virtembergo
,
Li?ten?tejno
kaj
Vorarlberg
. Tamen ekzistas pragmatika diferenco: La svisgermanaj dialektoj uzi?as en preska? ?iuj konversaciaj situacioj prefere ol la alt
germana lingvo
, dum en la cetera teritorio de la alemana lingvo la norma germana lingvo en tre multaj situacioj estas preferata al la loka alemana dialekto kaj en multaj lokoj preska? formortigis la alemanajn dialektojn.
La "alemana dialekta kontinuo" en
Svislando
enhavas centojn da svisgermanaj subdialektoj. La forta topografia subdivido de la centro de Svislando, kies valoj enkadri?as per altaj montoj, kiuj anta? la epoko de tuneloj tre malfacile paseblis, kondukis al la situacio, ke la unuopaj subdialektoj forte diferencas inter si, tial ke e? parolantoj de la svisgermana lingvo havas malfacila?ojn kompreni certajn subdialektojn. Krom la malsama prononco de ?iuj vortoj aparte la terminoj por geografia?oj, plantoj, kamparaj kaj metiaj iloj la? la regionoj forte malsamas.
La svisgermana dialektaro grupigeblas en la
- malalt-alemanan dialektaron
(
germane
Niederalemannisch
), al kiu apartenas la dialekto de
Bazelo Urba
kaj kiu ekster Svislando anka? parolatas en la sudo de
Baden-Virtembergo
kaj en
Alzaco
, la
- alt-alemanan dialektaron
(
germane
Hochalemannisch
), al kiu apartenas la plej multaj svisgermanaj dialektoj kaj krome la dialektoj de la federacia lando
Vorarlberg
en
A?strio
, de
Li?ten?tejno
, de la pleja sudokcidento de
Baden-Virtembergo
kaj de la regiono
Sundgau
[prononco "Zuntga?"] en suda
Alzaco
, kaj la
- plejalt-alemanan dialektaron
(
germane
Hochstalemannisch
), al kiu apartenas la dialektoj de la valo kaj kantono
Valezo
, la pli altaj partoj de la
Kantono Berno
, la centro de Svislando (krom
Kantono Lucerno
) kaj la
Kantono Friburgo
. La dialektoj de
Kantono Valezo
kaj la valzaj setlejoj en
Grizono
,
norda Italio
kaj en
Ti?ino
konsistigas aparte konservativan subgrupon, la
valzan
, kiu germane nomi?as
Walserdeutsch
respektive alemane
Valsertiitsch
.
Inter la multaj lingvaj versioj de vikipedio ekzistas anka? versio en la
alemana respektive svisgermana lingvo
.
Aldonajn informojn pri la svisgermana lingvo havas la esperantlingva artikolo pri la
alemana lingvo
, kiu jen estas aparte rekomendata por legado, kaj krome la ?i-temaj vikipediaj artikoloj en la
alemana
kaj la
altgermana
lingvoj.