한국   대만   중국   일본 
Supra Rejno - Vikipedio Saltu al enhavo

Supra Rejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supra Rejno
rivero ? kanalo ? section of watercourse
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Francio
Regionoj Bazelo Urba
v ? d ? r
satelita bildo pri la valo de la Supra Rejno, rekstre supre la Rejnlanda Ardeza Montaro , dekstre sube la Bodenlago

Per la nomo Supra Rejno ( germane kaj alemane Oberrhein , france   Rhin Superieur ) signatas 350 kilometrojn longa parto de la rivero Rejno inter la urboj Bazelo kaj Bingen . Najbaraj regionoj de la Supra Rejno estas aparte Alzaco kaj la federaciaj landoj Baden-Virtembergo , Rejnlando-Palatinato kaj Hesio de sudokcidenta Germanio , proksime de la urbo Bazelo anka? dum malgranda parto la ?tato Svislando .

Geologio [ redakti | redakti fonton ]

mapo de la rivero Rejno , la Supra Rejno verde markita
sunsubiro ?e la Rejno proksime de la urbo Mannheim

Anta? proksimume 35 milionoj da jaroj inter la nuntempaj urboj Bazelo kaj Frankfurto-?e-Majno ekestis 300 kilometrojn longa kaj 50 kilometrojn lar?a tektona fendo, la suprarejna malaltebena?o. Ka?zoj estis tensioj en la terkrusto kaj termantelo , sekve de kio la tera surfaco malalti?is en tiu regiono. Per sedimentoj la valo parte denove pleni?is. Rande ekestis pluraj mezaltaj montaroj , Nigra Arbaro kaj Odenvaldo en la oriento, Vogezoj kaj Palatinata Arbaro en la okcidento. Pro la tersurfaca malalti?o malalti?is anka? la praa rivero Rejno; ?is la erao terciaro la rivero de la nuntempa urbo Bazelo plufluis rekte okcidenten en la valojn de la riveroj Saone kaj Rodano (Rhone).

Ekde tiam la karakteriza kurbi?o de la Rejno ?e Bazelo de okcidenta al norda fludirekto markiga la limon inter la unua parto de la rivero, kiu nomi?as Alta Rejno ( germane Hochrhein ), kaj la Supra Rejno. La du plej gravaj alfluoj de la Supra Rejno venas de oriento: la rivero Neckar enfluas la Rejnon proksime de Mannheim , la rivero Majno enfluas vidalvide de Majenco . ?e la nuntempa urbo Bingen , kie la rivero Nahe enfluas la Rejnon, fini?as la regiono Supra Rejno kaj komenci?as la pli norda parto Meza Rejno ( germane Mittelrhein ).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]