Sukceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskito kaj mu?o kaptitaj en sukceno

Sukceno (C 12 H 20 O [1] ) estas malmola flava diafana fosilia rezino , el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe enbu?a?ojn de pipoj kaj ornama?ojn. ?ar ?i havas biologian devenon, ?i ne apartenas al la veraj, multekostaj juvel?tonoj, sed al ornamjuveloj.

Sukcena ?ambro unika, nekomparebla ?efverko kun muroj kovritaj de elementoj faritaj el a?tenta sukceno, kiun donacis la Prusa re?o Frederiko Vilhelmo al la Rusa caro Petro la Granda en 1716 .
La diversaj koloroj de natura sukceno.
La sukcena urso, oni povas ?in vidi en la Urbodomo de Slupsko / Słupsk en Pomerio ( Pollando ), skulptita dum neolitiko t.e. 5 mil jaroj a.K. .
Skarabo kaptita en sukceno.

El ?i oni konstruis en 1716 la faman Sukcenan ?ambron en Sankt-Peterburgo , kies sukcenoj malaperis dum la Dua Mondmilito . Helpe de la germana ?tato , la sukcena ?ambro estis rekonstruita post retrovo de malnovaj fotoj pri la ?ambro kaj estis solene ina?gurita la 31-an de majo de 2003 .

Pro la biologia deveno, ?i kelkfoje entenas malpura?ojn kaj tre rare e? insektojn el tre fora tempoepoko. ?i esti?is ?is 260 milionojn da jaroj anta? nia tempo.

Kutime sukceno kolore varias de flava ?is bruna, kies ?efa trovejo estas la baltmaraj landoj . Krome ekzistas blueca varianto, ?ia ?eftrovejo estis Dominika Respubliko ?is en 2008 oni trovis grandan sukcenokampon apud El Soplao en norda Hispanio. [2]

El la malnovgreka vorto por sukceno (?λεκτρον), devenas (tra naciaj lingvoj) la Esperanta vorto elektro , ?ar la unua konata elektro estas la statika , kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ?tofo a? bestha?to; tiu fenomeno nomi?as triboelektro .

La romianoj havis gravan vojon nomatan la? sukceno en Panonio , ?ar la komercistoj tie liveris la sukcenojn el Balta Maro ?is Italio .

Dominga sukceno estas sukceno el Domingo derivita el rezino de formortinta arbo Hymenaea protera . Dominga sukceno diferenci?as el la Balta sukceno je tio ke ?i estas preska? ?iam travidebla, kaj ?i havas pli altan nombron de fosiliaj inkluda?oj.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Amber Mineral Data  ( angle ). Alirita 2014-03-22. La formulo estas proksimuma kaj empiria, ?ar sukceno ne havas homogenan strukturon
  2. Plej granda kampo de sukceno en E?ropo malkovrita (de)

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]