El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profesoro
Stephen HAWKING
(naski?is je la
8-a de januaro
1942
en
Oksfordo
, mortis la
14-an de marto
2018
en
Kembri?o
,
Anglio
) estis unu el la pintaj
fizikistoj
kaj teoriaj
astronomoj
de la nuntempo. Li estis
Lukasa profesoro
?e la
Universitato de Kembri?o
(ofico kiun iam havis anka?
Isaac Newton
).
Liaj ?efaj studterenoj estis
kosmologio
kaj kvantuma
gravito
(parto de
kvantuma fiziko
). Inter liaj plej gravaj kontribuoj estas eseoj pri la rilato inter
nigraj truoj
kaj
termodinamiko
. La? liaj studoj, nigraj truoj ne ekzistas da?re.
En la jaro 1962 li finis sian studadon ?e la
Universitato de Oksfordo
kiel
Bachelor
(
bakala?ro
). Tiam li decidis studi ?e la Universitato de Kembri?o, kie li en la jaro 1966 finis sian studadon kiel doktoro de teoria astronomio kaj kosmologio.
Komune kun Roger Penrose li laboris dum la 1960-aj jaroj pri la ekzisto de lokoj, kiujn ili supozas en nigraj truoj, kie la le?oj de la natursciencoj ne validas (
neordinara?o
; angle: singularity).
En la jaro 1974 Hawking evoluigis la koncepton de la Hawking-radiado. La Hawking-radiado havus la efikon, ke nigraj truoj ne ekzistas eterne (vapori?o de nigra truo).
Dum la 1980-aj jaroj li laboris kun Jim Hartle pri kvantuma gravito.
En
1988
li estis premiita la
Wolf-Premio pri Fiziko
.
Hawking devenas el familio de sciencistoj. La patrino estis ekonomisciencistino kaj la patro estis kuracisto de tropikaj malsanoj.
En la jaro 1963 Hawking ricevis la diagnozon, ke li suferas je
amiotrofa lateralsklerozo
(ALS). Du jarojn poste, 1965, li edzi?is kun
Jane Wilde
, kun kiu li havas tri infanojn. La divorco de Jane Wilde okazis en la jaro 1990. Ekde tiu tempo li vivis kun sia flegistino Elaine Mason, kiun li edzinigis en la jaro 1995. Hawking kaj Mason disiris en la jaro 2006.
Pro sia malsano li bezonas ekde 1968
rulse?on
. Pro
trakeotran
?o li perdis en la jaro 1985 la kapablon paroli kaj ekuzis parolkomputilon por komuniki ion.
En la jaro 1974 li i?is membro de la
Re?a Societo
kaj en la jaro 1979 li i?is
lukasa profesoro
. Krome li estas membro de la
Papa Akademio de la sciencoj
.
La granda sukceso de Stephen Hawking rezultas el lia kapablo klarigi komplikajn aferojn tre simple, tiel ke nefakuloj povas kompreni ilin. Jen kelkaj popularsciencaj verkoj.
- La universo en nukso?elo (origine: The Universe in a Nutshell)
- Mallonga historio de la tempo (origine:
A brief history of time
)