Stefan Niedzielak
(naski?is la 1-an de septembro 1914 en Podolszyce (nun kvartalo de
Płock
), murdita la 19/20-an de januaro 1989 en
Varsovio
) estis katolika pastro, prelato, militpastro de
Pola Enlanda Armeo
kaj de
Libero kaj Sendependo
, kunkreinto de
Katina Familio
.
Dummilite estis kunlaboranto de Registara Delegitaro por la Lando, danke al kio tre frue ekkonis raporton de komisiono de
Ru?a Kruco
pri la
Masakro de Katin
.
Li partoprenis en la
Ribelo de Varsovio
. Estis kuriero kunportanta ?ifritajn komunika?ojn de Varsovio al
Krakovo
por ?efepiskopo
Adam Stefan Sapieha
. Somere 1944 transveturigis al Krakovo t.n.
katinan depona?on
, t.e. pruvojn pri soveta amasmurdo de polaj
militkaptitoj
post ilia eltombigo fare de germanoj.
En 1946 li revenis al Varsovio kaj eniris al organizo
Wolno?? i Niezawisło??
(
Libero kaj Sendependo
). Ka?is sin por eviti arestojn. Li gvidis rekonstruon de la pre?ejo je la nomo de
Sankta Triunuo
?e Foirplaco Solec kaj de la pre?ejo al ?iuj Sanktuloj ?e placo Grzybowski.
En 1956 fari?is paro?estro de la paro?ejo je la nomo de Sankta Boromeu? en la
Tombejo Pow?zki en Varsovio
.
?i tie post 1977 komencis celebri
mesojn
por la
Patrio
.
En la 80-aj jaroj kune kun
Wojciech Ziembi?ski
komencis krei Sanktejon al Mortfalintoj kaj Murditoj Orienten. Fari?is militpastro de Katinaj Familioj postulante malka?i la katinan murdon. Li apogis rehejmigintojn el
Rusio
kaj
Kaza?io
. Aran?is sendadon de libroj al
poloj
vivantaj en respublikoj de iama
Sovetunio
.
Li estis iniciatinto de starigo de la katina kruco en la Tombejo Pow?zki (la 31-an de julio 1981), kiun Sekureca Servo detruis jam dum la venonta nokto. Pro sia porsendependa agado estis sen?ese turmentata kaj ?ikanata. Li ricevis leterojn kaj telefonojn kun minacoj. Sekureca Servo multfoje provis lin timigi, bati a? forkapti. Li pereis murdita (ver?ajne pro
karatea
bato) de nekonataj ka?zintoj en sia paro?estra domo en Pow?zki nokte de la 19-a ?is la 20-a de januaro 1989. En Fako de Jura Medicino ?e Medicina Universitato en Varsovio oni konstatis serion da eksteraj vundetoj en la ?irka?a?oj de viza?o kaj kapo kaj rompon de la kola vertebraro. Malgra? tio tiutempa ministerio pri internaj aferoj ekskludis murdon. Kazon de la morto oni nuligis la 2-an de oktobro 1990 akceptante version pri mortiga falo el brakse?o. Koncerne la mortigon oni suspektis Sekurecan Servon kaj
Jan Olszewski
en siaj laboroj sugestis partoprenon de
KGB
en la murdo.
Dum debatoj de la Ronda Tablo advokato
Władysław Siła-Nowicki
petis oma?i murditajn
sacerdotojn
: Stefan Niedzielak kaj
Stanisław Suchowolec
per minuta silento.
Pola Televido
forigis tiun ?i momenton el transmisio por la tuta
Pollando
.
El aktujo pri murdigo de Stefan Niedzielak en neklaraj cirkonstancoj pereis materialoj kolektitaj dum sekcado de la kadavro kaj spuroj konservitaj en la loko de la murdo.
En 2008, pro eminentaj meritoj en la agado favore al demokratiaj ?an?i?oj en Pollando, pro atingoj en profesia kaj socia laboro, estis postmorte distingita de prezidento
Lech Kaczy?ski
per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Renaski?inta Pollando.