El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Wigura
(naski?is la 9-an de aprilo 1901 en
Varsovio
, mortis la 11-an de septembro 1932 en aviadila katastrofo apud
T?rlicko
, proksime al
Cieszyn
) ? pola
konstruisto
de
aviadiloj
,
in?eniero
kaj
aviadilisto
, kunfondinto de konstrukta teamo RWD, lekciisto de Varsovia Politekniko. Kune kun
piloto
Franciszek ?wirko
gajnis internacian aviadan konkuradon
Challenge 1932
.
Stanisław Wigura de frua juneco interesi?is pri
tekniko
kaj
aviado
. Li estis aktiva
skolto
de la 2-a Varsovia Skolta Teamo. En 1920, dum
pola-bol?evika milito
, soldatservis volontule en la 8-a
regimento
de kampa
artilerio
. Post la milito revenis al lernado. En 1922 finis
Gimnazion
je la nomo de Jan Zamoyski en Varsovio kaj komencis studi en la
Mekanika
Fakultato de Varsovia Politekniko. Li estis kunfondinto de la Aviada Sekcio de la Rondo de Mekanikistoj-Studentoj de Varsovia Politekniko, kie renkonti?is i.a. kun Stanisław Rogalski kaj Jerzy Drzewiecki. Decembre 1925 studentoj de la Sekcio kreis laborkurson ?e la Aviada Sekcio, kie konstruis aviadilojn. En 1926 Wigura kaj Rogalski prilaboris sian unuan aviadilon WR-1 (la nomo devenis de iliaj
inicialoj
), konstruitan en 1927.
En 1927 trio de konstruistoj: Rogalski, Wigura kaj Drzewiecki komencis konstantan kunlaboron kreante
konstru-entreprenon
RWD, nomitan la? iliaj inicialoj. Wigura respondecis ?efe pri
konstrukta
kalkulado. En 1928 ili konstruis la unuan sportan aviadilon RWD-1, distingita pro origina
konstrua?o
(postrestis unu ekzemplero).
Kune kun Franciszek ?wirko estis entombigita en la Aleo de Merititoj sur
Tombejo Pow?zki en Varsovio
. Li estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta kaj per Ora Merit-Kruco. En la loko de katastrofo li havas simbolan tombon kaj lokon de memoro (
?wirkowisko
).