한국   대만   중국   일본 
Sonda raketo - Vikipedio Saltu al enhavo

Sonda raketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonda raketo Black Brant XII lan?ita el Wallops Flight Facility .

Sonda raketo estas raketo desegnita por porti instrumentojn kaj fari mezurojn kaj poresplorajn eksperimentojn dum sia sub-orbita flugado.

La raketoj estas ofte uzataj por ricevi indikojn a? porti instrumentojn de 50 ?is 1500 km super la surfaco de la Tero , alto ?enerale inter tiu atingebla de balonoj kaj satelitoj ; la maksimuma alto atingebla de balonoj estas proksimume 40 km kaj la minumuma alto atingebla de satelitoj estas 120 km. Iuj sondaj raketoj, kiel Black Brant , havas apogeon inter 1000 kaj 1500 km, sufi?e por atingi malaltan teran orbiton (LEO). Sondaj raketoj ofte uzas superfluajn militajn rektojn. [1]

Desegno [ redakti | redakti fonton ]

?enerale sonda raketo konsistas el raket-motoro el solida brula?o kaj la utila ?ar?o (instrumentoj, mezuriloj, ekperimentoj, ktp.). La parto de libera flugo de la raketo sekvas eliptikan trajektorion kies granda duonakso estas proksime de la apogeo . La avera?a flug-tempo estas 40 minutoj, ofte inter 5 kaj 20 minutoj. La raketo el?erpas la brula?on de la unua eta?o, kiu poste malkuni?as kaj falas teren, permesante al la utila ?ar?o sekvi eliptikan trajektorion kaj poste surteri?i per para?uto .

Avanta?oj [ redakti | redakti fonton ]

Sondaj raketoj estas advanta?aj por iuj esploradoj pro sia malalta kosto, malalta atendotempo (foje e? malpli ol ses monatoj) kaj la kapablo fari esplorojn kie ne eblas ilin fari per balonoj a? satelitoj. Ili anka? estas uzataj por testi ekipa?ojn kiuj poste estos uzataj en orbitaj kosmoveturiloj . ?ia malgrandeco kapablas anka? lan?i ilin de ?iu ajn lokoj, ekzemple el maro per ?hipo a? el izolitaj lokoj.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Marconi, Elaine M. (April 12, 2004). What is a Sounding Rocket? . Research Aircraft. NASA.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]