El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sociala
anar?iismo
a?
sociala
anarkiismo
estas multenhava termino uzata por distingi inter la du vastaj tipoj de
anarkiismo
- la alia estas
individuisma anarkiismo
. Dum individuismaj anarkiismoformoj emfazas personan a?tonomecon kaj la racian naturon de homoj, sociala anarkiismo vidas "individuisman liberecon kiel koncepte konektitan al sociala egaleco, kaj emfazas komunumon kaj
reciprokan helpon
". Sociala anarkiismo estas uzata por specife priskribi anarkiismajn tendencojn ene de anarkiismo, kiuj multe emfazas la
komunumisman
kaj kunlaborademan partojn de anarkiisma teorio kaj praktiko. Sociala anarkiismo inkluzivas
anarki-kolektivismon
,
anarki-komunismon
,
libertarianisman socialismon
,
anarki-sindikatismon
, kaj
socian ekologion
, interalie.
En
Usono
, la termino "sociala anarkiismo" estas uzata de la rondo, kiu eldonas la revuon
Sociala Anarkiismo
(
Social Anarchism
), kaj estas porpledita fare de
Murray Bookchin
. Bookchin karakterizis socialan anarkiismon kiel "
politike maldekstran
", priparolante la "grandan tradicion de homa
solidareco
kaj kredon je la kapablo de
homeco
,"
internaciismon
, la
demokratan
spiriton,
kontra?militarismon
, kaj racian
sekularismon
. Tamen, religiaj anarkiistoj kaj religiaj maldekstristoj ?enerale kontra?as la ligon inter maldekstrismo kaj "racia sekularismo," precipe pro la potencaj maldekstraj religioj movadoj kiel la
Teologio de la Liberigo
kaj la
Usona movado por civilaj rajtoj
. Sociala anarkiismo celas "
liberan asociadon
de homoj kunvivantaj kaj kunlaborantaj en liberaj komunumoj."