El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sirnach
(prononcu
Sir
na?
) estas komunumo en la
distrikto Munchwilen
de
Kantono Turgovio
,
Svislando
. ?i havis 6 702 lo?antojn je la 31-a de decembro 2007.
Sirnach situas en la tiel nomita regiono
Malanta?a Turgovio
en la sudo de
Kantono Turgovio
en la valo de la rivero
Murg
inter la urboj
Wil
kaj
Vinterturo
. Al la komunumo apartenas krom la vila?o Sirnach mem anka? la vila?oj kaj iamaj municipokomunumoj
Busswil
,
Gloten
,
Horben
,
Hub
,
Littenheid
kaj
Wiezikon
.
La komunumo Sirnach limas en nordo al
Munchwilen
, en oriento al
Wil
(
Kantono Sankt-Galo
), en sudoriento al
Wilen
, en sudo al
Kirchberg
(
Kantono Sankt-Galo
), en sudokcidento al
Fischingen
kaj en okcidento al
Eschlikon
.
Sirnach disponas pri
stacidomo
?e la trajnlinio de
Svisaj Federaciaj Fervojoj
de
Vinterturo
al
Sankt-Galo
. La stacidomo de la komunumo estas servata per la regiona trajlinio S35 de la turgovia fervojkompanio
THURBO AG
.
La komunumo disponas pri aliro al la nacia a?to?oseo A1 de
Sankt-Margreto
tra
Sankt-Galo
,
Zuriko
,
Berno
al
?enevo
.
La unua dokumenta mencio de Sirnach dati?as el la jaro
790
. En
mezepoko
bienposedanto en Sirnach estis la
Mona?ejo Fischingen
.
La unuaj dokumentaj mencioj de la municipo
Busswil
dati?as el la jaroj
792
kiel
Pucinesvillare
kaj
834
kiel
Buosinwilare
.
La unua dokumenta mencio de
Horben
dati?as el la jaro
1223
kiel
Hurewen
. La anta?a komunumo Horben estis disigita fine de
1996
. La setlejoj
Hurnen
,
Riethof
kaj
Than
nun apartenas al la komunumo
Eschlikon
, dum la vila?o Horben ekde la 1-a de januaro
1997
estas parto de la politika komunumo Sirnach.
Littenheid
estis unuan fojon menciita en la
1160-aj jaroj
kiel
Litinhaidi
.