El Vikipedio, la libera enciklopedio
la nova bonna sinagogo en 2011
La
sinagogo
en la kvartalo
Gronau
de
Bonno
, en la nordo de la "federacia kvartalo" tuj sude de la bonna konstrua?o de la nacia ministerio de eksteraj rilatoj, estis starigita en
1959
. Temas pri la nun sola sinagogo en Bonno; la konstrua?o estas protektata monumento.
[1]
En la historia juda kvartalo de la urbo Bonno, instalita en 1715, meze de la 18-a jarcento estis starigita sinagogo; en 1879 estis ina?gurita nova sinagoga konstrua?o borde de la rivero Rejno. Ekde la jaro 1932 anka? ekzistis "oriente?ropa juda pre?salono" de ortodoksa judismo. En 1933 la urba juda komunumo havis proksimume 1200 membrojn.
memorejo el ?tonoj de la sinagogo de 1879 borde de la rivero Rejno
La sinagogo kadre de la
pogromoj de novembro 1938
estis detruita kaj pli poste la ruinoj estis forigitaj. Post la Dua Mondmilito la teritorio, proksime de la urbocentro, estis a?toparkejo ?is la mezo de la 1980-aj jaroj. ?e la apuda rejna promenejo estis starigita memoriga monumento pri la sinagogo. Tiam publiki?is planoj ke en la sinagoga loko estu starigata luksa hotelo. Multaj bonnaj sociaj iniciatoj, inter ili anka? la loka Esperanto-grupo, forte enga?i?is kontra? tiu plano kaj favore al juda kaj priholoka?sta muzeo de la tiutempa germania ?efurbo en la loko de la eksa sinagogo. La esperantlingva bulteno
GEJ-gazeto
raportis pri la lokaj protestoj.
[2]
Tamen la planoj ne estis ?an?itaj kaj la nova hotelo konstrui?is.
Post la
Dua Mondmilito
la urba juda komunumo komence konsistis nur el malmultaj salonoj, kiuj ekde la jaro 1947 por pre?ado uzis ?ambron en privata domo. Ekde la jaro 1949 la nova funkcio de Bonno kiel registara sidejo de la
Federacia Respubliko de Germanio
rezultis en ampleksa pligrandi?o de la urba juda komunumo, tiel ke pliur?i?is la neceso de propra komunuma kunvenejo kaj pre?ejo. Pri la planado taski?is la arkitekto
Helmut Goldschmidt
. Post ekkonstruo en aprilo 1958, la sinagogo ?e la norda rando de la tiama parlamenta kaj registara kvartalo jam la 26-an de majo 1959 per solena?o povis esti ina?gurita. La strato de la sinagogo ricevis la nomon "Tempelstraße", do "templa strato", reference al la juda templo.
La komplekso konsistas el dueta?a sinagogo en la orienta parto (pli proksime de la rivero Rejno) kaj de origine same du-eta?a (poste pliampleksigita al trieta?a) komunuma centro en la okcidenta parto. Amba? konstrua?oj estas ligitaj per centra vitra enirejo.