Silka Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
silkaj vojoj al Karakorumo

Oni nomas silka vojo reton de karavanaj vojoj, tra kiu atingis E?ropon la ?ina silko en la antikva kaj mezepoko. ?i estis solene malfermita dum regado de la partuja Mitridato la 2-a en la jaro -115 . La nocio silka vojo estis inventita en 1877 fare de Ferdinand von Richthofen , germana geografo, por indiki la historian fenomenon de E?razia komerco prefere al specifa itinero [1] .

Se oni parolas pri la silka vojo , oni pensas kutime pri la ?efa vojo, kiu kondukis de Xi'an (la tiama ?efurbo de ?inio) tra Lanzhou , Wuwei kaj Zhangye ?is Dunhuang , tie dividi?is al norda kaj suda itinero ?irka? la dezerto Takla Makan kaj denove kuni?is ?e Kashgar kaj de tie kuris tra Samarkando , Bu?ara , Teherano ?is Antio?io (hodia? Antakya ) al la marbordo de la Mediteranea maro .

Oni transportis tra la silka vojo ne nur varojn kiel spicoj , silko , vitra?o kaj porcelano ; sed per la komerco disvasti?is anka? religioj kaj kulturoj . Tiel atingis budhismo per la silka vojo tra ?inio Japanion kaj tie i?is reganta religio. Anka? kristanismo (el la tiel nomita Nestorianismo ) penetris tra la silka vojo ?is al la tiama ?efurbo de ?inio, kiel hodia? roktabulo dokumentas tion en Xi'an. La kono pri papero kaj pulvoro alvenis en la arabajn landojn per la silka vojo kaj de tie atingis poste E?ropon.

Pro la klimo?an?o kaj militoj, sed ?efe pro la kreskanta signifo de novaj ?ipvoja?oj post la malkovroj fare de la portugaloj kaj hispanoj, la silka vojo perdis sian gravon post la 15-a jarcento . Nun ?i i?is turisma celo.

Silka Vojo kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo Noa ) pere de la drogo ano?do . Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, en Azio, el ?ina Murego al insulo Srilanko . Jen kiel oni montras la Silkan Vojon:

Poste sin norden svingas al la Dunh?anga grotaro,
?e l'ne?aj montoj Moga?, la? la Irvojo de Silko ,
kie kuni?as artoj ?ina, bharata kaj anka?
influoj grekaj en pentroj, skulptoj hieratikaj
de l'tricent ?tonaj grotoj por ermitvivo piula. [2]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. (angla) Rbert Daly & Matthew Rojansky, China’s Global Dreams Give Its Neighbors Nightmares (la tutmondaj revoj de ?inio donas premson?ojn al siaj najbaroj), Foreign Policy, la 12-an de marto 2018.
  2. Abel Montagut , Poemo de Utnoa . Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X . 225 p., p. 114.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]