Silento
estas
senbrueco
,
sensoneco
, do la foresto de ?ia a?debla aervibrado. Silenti ne nur signifas "ne brui", sed anka? "ne paroli". En figura senco "silenti" estas uzata por "sin ne montri", "?esi".
Absoluto silento estas sentata kiel stato malagrabla, anka? pro la manka akustika orientado. ?i povas sekvigi malhelpon de penskapablo kaj ka?zi
halucinojn
, do ekz. en la
Camera silens
(
latine
"silentanta ?ambro) silento estas uzata kiel
torturmetodo
.
Silento en la senco de agrabla foresto de bruo, povas plialtigi
koncentradon
, laborpovon kaj
bonfarton
.
Mondvaste konata kaj en multaj ?tatoj le?e garantiita estas la "rajto silenti" en proceduroj. Per tio ekzemple memkulpigo a? kulpigo kontra? familiano estas malebligitaj.
En multaj
religioj
, ekz. en
Budhismo
kaj
Taoismo
, silento tre gravas, aparte se la ekleziulo a? la kredantoj koncentri?u, ekzemple dum la
pre?o
a?
medito
.
Tago de Silento en la moderna mondo
[
redakti
|
redakti fonton
]
Oni ofte aludas al la malpurigo de la
naturmedio
per
?emia?oj
kaj
rubo
, en
akvo
, en
aero
kaj en
grundo
, kio konsistigas severan minacon al onia
sano
. Sed neofte oni parolas pri la malpurigo de la homa medio per
bruo
. Por multaj homoj estas malfacile trovi momenton de silento en la ?iutaga vivo.
A?tomobiloj
,
telefonaparatoj
,
sonaparatoj
,
ma?inoj
, simpla troa
parolado
,
la?tparoliloj
surstrate,
televidaparatoj
konstante funkciantaj en
hejmoj
? la ka?zoj estas multaj. La Monda Tago de Silento celas konsciigi la homojn, ke anka? tiu troa, konstanta bruado, povas dama?i la homan sanon kaj
vivkvaliton
.
En multaj landoj, oni jam konsideras la son-malpurigon kiel
krimon
. La? la
Monda San-Organizo
, oni akceptas ?is 50
decibelojn
en
urboj
, sed ofte tiu nivelo atingas la duoblon, en multaj lokoj. Oni krome memoru, ke ofta uzado de
kapa?skultiloj
povas grave ka?zi
lezojn
en la
orelon
de la uzanto.
Troa bruo povas ka?zi
malsanojn
portempajn a? longda?rajn. Krom orelaj
zumoj
kaj perdo de
a?dkapablo
, ?i povas ka?zi
kapdoloron
,
maldormemon
,
anksion
, perdon de koncentri?o, malbonan
humoron
,
agresemon
. Kiam bruo okazas super 70 decibeloj, la
homa korpo
trovi?as en stato de “
alarmo
”, e? se oni dormas. ?i tio estigas produktadon de
hormonoj
de
streso
, kiuj influas la
sangopremon
kaj la
koron
. Oni povas facile imagi la rezultojn de tio anka? ?e
infanoj
kaj
adoleskantoj
.
Tamen, la Monda Tago de Silento atentigas onin pri alia, ne fizika a? korpa aspekto de la problemo. Oni memoru, ke silento estas necesa por
meditado
kaj plie por
enmemi?o
. ?iu homo bezonas momenton en la tago, kiam li povu paroli kun si mem, ekzameni siajn
pensojn
kaj
sentojn
, kvaza? li parolus al
amiko
. Plie: homoj bezonas almena? kelkajn minutojn por ripozigi la menson, por ?esigi la tumultan pensofluon de la moderna vivo. Por tio estas nepre necesa iom da silento.
Ekzistas medicinistoj, kiuj asertas, ke por bona sano kvar faktoroj estas necesaj: bona nutri?o, bona
dormado
,
korpekzercoj
kaj silento.
|
|
?u problemoj a?digi ?i tiun dosieron? Vidu
helpon
.
|