Fervoja signalilo
a?
signalilo
estas
fervoja
instala?o, kiu donas
signalojn
al
trajn
-kondukistoj. ?i ordinare estas muntita sur masto, ponto a? io simila. Signaliloj povas esti fiksaj, kiam ili signalas konstantan fakton, a? varieblaj por signali ekzemple la permeson trairi.
La formoj de signaliloj forte varias inter diversaj landoj kaj fervojaj kompanioj. Baza distingo tamen ekzistas inter formaj (me?anikaj) kaj lumaj (kutime elektraj) signaliloj, kiuj ne havas moveblajn partojn.
Historie oni unue uzis brak-gestojn kaj flagojn por signali al trajnoj, sed tiu metodo funkcias nur je malgranda distanco kaj necesigas la ?eeston de persono. Tial oni enkondukis signalilojn kun brakoj moveblaj de granda distanco per dratoj. La unua tia signalilo estis metita supozeble en
1839
en
Southwark
?e la fervojo inter
Londono
kaj
Croydon
en
Anglio
[1]
. ?i ne nur estis pli bone videbla ol gestoj kaj flagoj, sed anka? permesis signaladon el distanco, el centra loko.
Kutime forma signalilo havas unu a? plurajn brakojn, kiuj estas turneblaj ?irka? unu fino kaj tiel povas alpreni diversajn angulojn. Ofte oni aran?as ilin tiel, ke ?e rompi?o de drato pesilo tiras la brakon en "sekuran" pozicion.
?ar formaj signaliloj estas malbone videblaj en mallumo, oni ekipis ilin per lampoj, unue petrolaj, poste gasaj. Tiuj lampoj estis tro malfortaj por esti videblaj tage, do la signalbrakoj plu estis necesaj. Nur kiam disponeblis fortaj elektraj lampoj eblis enkonduki pure lumajn signalilojn, kiuj anka? tage montras nur lumojn.
Ekzistas tri bazaj metodoj por lumaj signaloj: per la koloroj de la lumoj, per la relativa pozicio de pluraj lumoj a? per tempa variado, ekzemple blinkado. Fervojaj signaliloj uzas ?iujn tri metodojn. Pro la uzado de diverskoloraj lumoj trajnkondukistoj devas esti kapablaj senprobleme
distingi ?iujn kolorojn
.
Signalado per la formo de unu sola lampo estas uzata por
tramoj
, sed kutime ne por fervojoj, ?ar la formoj estas malfacile distingeblaj ?e alta rapido.