El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismondo de A?strio
nomata "la monri?ulo" (naski?is la
26-an de oktobro
1427
en
Innsbruck
? mortis la
4-an de marto
1496
en Innsbruck) estis
duko
de
A?strio
kaj reganto de
Tirolo
kaj de la
Anta?a A?strio
.
Sigismondo apartenis al la Leopolda linio de la
Habsburgoj
. Li estis filo de duko
Frederiko la 4-a
kaj de lia dua edzino, la princino Anna de Braunschweig-Gotingo (1390-1432).
Sigismondo estis nur dudekjara?a kiam lia patro mortis. Kiel zorganto estis nomata
Frederiko la 3-a
, kiu fakte tenis lin enkarcerigita ?is la a?o de dekna?, por ekspluati la ri?ajn enspezojn de la
ar?ent
minejoj
de Tirolo. Nur kiam la
statoj
de Tirolo minacis militon, la imperiestro permesis liberigon de Sigismondo.
En
1446
Sigismondo surprenis la regadon de
Tirolo
kaj de la
Anta?a A?strio
. La sidejo de la registaro restis en
Innsbruck
.
Dum longa tempo de sia regado Sigismondo konfliktis kun la
kardinalo
Nikolao de Kuzo
de
Brixen
pro la teritorioj de la valoj de
Eno
,
Eisack
kaj la
Puster-valo
. Fakte estis konflikto inter la eklezia kaj la laika povo el kiu en la jaro 1460 sekvis
anatemo
por Sigismondo pere de la papo
Pio la 2-a
.
En 1477 Sigismondo estis oficiale nomata
arkiduko
de la imperiestro Frederiko. En la sama jaro li translokis la
monfarejon
de
Merano
al
Hall
, ?ar tiu urbo estis pli proksima al la ar?enta minejo de
Schwaz
. En Hall estis presita la unua ar?enta monero
Talero
.
En 1487 Sigismondo komencis militon kontra? la
Venecia respubliko
. Li ne sukcesis gajni novajn teritoriojn. Pro financaj problemoj li estis devigita lombardi Tirolon al la bavariaj
Vitelsba?oj
. Tiam la tirolaj statoj devigis Sigismondon demeti la regadon kaj lasi ?in al imperiestro
Maksimiliano la 1-a
. Tiel la tuta habsburga regno estis denove sub unu regado.
Sigismondo mortis en 1496 kaj estis entombigita en
mona?ejo Stams
.