한국   대만   중국   일본 
Sep jaroj en Tibeto - Vikipedio Saltu al enhavo

Sep jaroj en Tibeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sep jaroj en Tibeto
filmo
Originala titolo Seven years in Tibet
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1997
Da?ro 139 minutoj
Kameraado Robert Fraisse
Re?isoro(j) Jean-Jacques Annaud
Produktisto(j) Produktisto
Scenaro Becky Johnston
La? la verko de "Sieben Jahre in Tibet", a?tobiografio de Heinrich Harrer
Filmita en La Plata  ? A?strio
Loko de rakonto Tibeto ? Lhasa ? Graz
Muziko de John Williams
?efrolantoj
  • Brad Pitt : Heinrich Harrer
  • David Thewlis: Peter Aufschnaiter (montogrimpista kolego)
  • Bradley Darryl Wong: Ngabo Ngawang Jigme
  • Danny Denzongpa: reganto
  • Ingeborga Dapk?nait?: Ingrid Harrer (edzino de Heinrich)
  • Jamyang Jamtsho Wangchuk: Dalai-Lamao (14-jara)
  • Sonam Wangchuk: Dalai-Lamao (8-jara)
  • Dorjee Tsering: Dalai-Lamao (4-jara)
  • Lhakpa Tsamchoe
Produktinta firmao Mandalay Entertainment 
Applecross peninsula 
TriStar Pictures
IMDb
v ? d ? r

Sep jaroj en Tibeto ? angle "Seven years in Tibet" ? estas kineja filmo de la re?isoro Jean-Jacques Annaud , kiu bazi?as sur la origine germanlingva a?tobiografia romano "Sieben Jahre in Tibet" de Heinrich Harrer .

La romano ?efe fokusigas la vivstilon de la izolite vivantaj tibetanoj kaj la politikaj tensioj dum la Dua Mondmilito kaj la sekva minaco kaj realigo pri la ?ina armea invado de Tibeto , la filmo nur iom kaj pli ?enerale traktas tion. Anstata?e multe da tempo uzatas por scenoj, kiuj ne estas troveblaj en la libro, interalie scenoj de Heinrich Harrer kun sia filo, kiu naski?as dum la sepjara forestado de la patro kaj kiu do nur malfrue kaj hezite alproksimi?as al li. Tamen ?enerale la filmo bone kaptas la etosojn de nazia A?strio de la jarto 1938 , de Barato regata de la brita armeo, de Tibeto tradicieme budhisma kaj izolita de la cetera mondo kaj de la armeo de la komunisma Popola Respubliko ?inio ekspansianta senskrupule.

Enhavo de la filmo [ redakti | redakti fonton ]

Heinrich Harrer , tre egocentra a?stra montogrimpisto veturas al ekspedicio en la montaro Himalajo , por grimpe konkeri la monton Nanga Parbat , kvankam lia juna edzino estas graveda de li, maltrankvili?as pri la politika situacio kaj tre kontra?as lian forveturon ? A?strio ?us "ali?is" al Nazia Germanio kaj senteblas la agresema etoso de proksimi?anta granda milito. Alveninte en Barato kaj komencinte la ekspedicion, la Dua Mondmilito komenci?as kaj la teamo de montogrimpistoj i?as militkaptitoj de la brita armeo kontrolanta Baraton. En la militkaptitejo li ricevas leteron de la edzino, kiu petas lian konsenton pri divorco, ?ar ?i ne eltenas havi edzon ne?eestantan, por kiu la familio evidente ne ?ajnas la plej grava vivocelo.

Lasao

Heinrich Harrer sukcesas fu?i el la militkaptitejo kune kun iuj kunteamanoj, tuj disi?as kaj sole ekvojas, sed fine tamen grumblante rekuni?as kun sia kolego Peter Aufschnaiter kaj kun li atingas Tibeton , landon tute izolitan de la cetera mondo, mediteman kaj tradicieme budhisman. Tie li verkas pri mapo de la ?efurbo Lasao kaj ekverkas leterojn al sia al li tute nekonata filo Rolf, kiu kreskas en familio de la patrino kaj ties nova edzo, kiu plenumas la patran rolon. La kolega montogrimpisto dume edzi?as al tibeta virino.

Heinrich Harrer inviti?as de la 14-a Dalai-Lamao al a?dienco kaj amiki?as kun la infana reganto de Tibeto. La? la deziro de la juna Dalai-Lamao li instruas al li ?ion, kion li scias pri la mondo ekster Tibeto.

Post la fino de la Dua Mondmilito, konsciante pri la planoj de la komunisma ?ina armeo invadi Tibeton, Heinrich Harrer planas reveturi al A?strio , sed tiam ricevas leteron de la filo, en kiu tiu neas esti la filo de Heinrich kaj subskribas per la familia nomo de la nova edzo de Ingrid. Heinrich Harrer devas konscii, ke ?iuj personaj ligiloj al sia familio en E?ropo estas detruitaj, kaj decidas resti en Tibeto.

Dum la jaro 1950 Tibeto konkeri?as fare de la komunisma ?ina armeo. Heinrich Harrer plu restas, ?is la Dalai-Lamao definitive estas proklamita la religia kaj politika gvidanto de la ? la? Popola Respubliko ?inio ne plu ekzistanta ? ?tato Tibeto, kaj nur tiam forlasas Tibeton rezulte al la premoj de la Dalai-Lamao, kiu kura?igas lin tamen reser?i la kontakton al la filo.

Reago de Popola Respubliko ?inio [ redakti | redakti fonton ]

Rezulte de la filmo, kiu samkiel la baza romano klare montris simpation por la popolo de tibetanoj kaj kritikon pri la ?ina armea invado de Tibeto , la re?isoro Jean-Jacques Annaud , sed anka? la aktoroj Brad Pitt , David Thewlis kaj Jamyang Jamtsho Wangchuk estis kondamnita de la registaro de la komunista Popola Respubliko ?inio dumvive ne rajti voja?i al ?inio.

Premioj [ redakti | redakti fonton ]

  • La komponisto John Williams por la filma muziko estis nomumita por la premioj Golden Globe kaj Grammy Award . La filmo mem ricevis la premion pri paco de la anglalingva Political Film Society ("societo pri la politika filmo"), kaj krome ricevis plurajn pliajn premiojn en diversaj ?tatoj.

Filmado [ redakti | redakti fonton ]

La filmo aparte produkti?is en la nordo de Argentino , en Uspallata norde de la urbo Mendoza . Tie en plurmonata preparo konstrui?is la sankta tibeta ?efurbo Lasao kaj multaj tibetaj mona?oj aviadile estis transportigitaj de Barato al Sudameriko. Same tradiciaj tibetaj nutra?oj kaj kuiristoj estis transportitaj al Uspallata, por kontribui krei a?tentikan tibetan etoson por la aktoroj. La stacidomo, kiu en la filmo prezentis la per multaj naziaj flagoj dekoritan ?efstacidomon de la a?stra urbo Graz , kie Heinrich Harrer ?isas de sia juna edzino, verdire estas la stacidomo de La Plata , urbo sude de Bonaero .

Dua filma teamo estis en Tibeto , por la?aserte fari dokumentan filmon. La scenoj filmitaj de tiu teamo estis diversloke enplektitaj en la filmon.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]