El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senrjuo
(el
japana
川柳,
senry?
: rivera
saliko
) estas tradicia
japana
poezia?o
, kiu tradicie aperas en unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto kaj aliaj lingvoj krom la japana, senrjuoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj. ?i similas al la pli konata
hajko
, sed kiam hajko kutime priskribas naturon kaj estas plimalpli serioza, senrjuo temas pri etaj homaj malforta?oj kaj estas cinika a? plena de nigra humuro. Kontraste de hajko, senrjuo ne enhavas
kire?ion
(cezurvorton) nek
kigon
(difinitan sezonan vorton a? fraza?on).
La vorto devenas de la japana poeto Senry? Karai (柄井川柳,
1718
-
1790
), kies poemaro
Haif?yanagidaru
(誹風柳多留) famigis la ?enron.
Kun la rilataj formoj
hajko
,
renko
,
hajgao
kaj
hajbuno
, senrjuo estas parto de la japandevena literatura ?enro
hajkajo
.
Jen konata ekzemplo el Haif?yanagidaru:
- 泥棒を 捕えてみれば 我が子なり
- dorob? wo/ toraete mireba / wagako nari
- La rabiston,
- Kiam oni kaptis:
- Sia propra filo
?ar ili havas similan strukturon, oni legas poemojn, kiuj ?ajnas esti hajkoj, sed per pliatenta lego oni komprenas ilian cinikecon, a? absurdecon. Oni rimarkas cetere ilian mankon de kigo.
Jen senrjuoj far
Feiko Munniksma
, publikita en
Pensoj kaj protestoj
, kaj poste en
La?te!
(n° 193) :
- Morti tutsola,
- jen ekzisto-sorto en
- vivo ja fola
- Monda kantato,
- ja revenaj motivoj:
- sano, malsato
Jen aliaj senrjuoj, de Masakato, el
SAT
-retejo, el serio
Senrjue al "Abe?jo"
[
rompita ligilo
]
:
- Intermortiga
- kolektivdefendrajto
- plorigas pacon.
- Proksimi?anta
- soldatservo ne, ne, ne,
- absolute ne !