El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Vettel
(naski?is la
3-an de julio
1987
en
Heppenheim
,
Germanio
; lo?as ekde
2009
en
Kemmental
,
Svislando
) estas monda ?ampiono de
Formulo 1
de la jaro
2010
. Sebastian Vettel aktuale veturas por la
a?stra
teamo
Red Bull Racing
. Li estas la plej juna piloto, kiu ?is nun gajnis la mondan ?ampionado de Formulo 1.
Al la a?tomobilsporto Vettel venis dank'al sia patro, kiu posedis a?tetkonkursejon kaj donacis al sia filo jam en infana?o konkursa?teton. Ekde sia sepa viva?o Vettel aktivas kiel motorsportisto. Sebastian unue veturis la konkursa?teton, li fari?is sukcesa kaj gajnis en la jaro 2001 la e?ropan kaj poste la mondan ?ampionadon. En la jaro
2003
Vettel veturis por la germana
Formulo BMW
kaj tuj akiris la victitolon. La postan jaron li fari?is ?ampiono en Formulo BMW. En la jaro 2005 li da?re por la teamo
Mucke Motorsport
veturis konkursojn de
Formulo 3 E?roserio
. En la jaro
2007
Vettel fari?is testpiloto por
BMW Sauber
en Formulo 1. ?ar
Robert Kubica
en
Montrealo
akcidenti?is, Sebastian Vettel povis kiel ties anstata?anto la
17-an de junio
2007 veturi sian unuan konkurson de Formulo 1 en
Indianapolis
en Usono kaj gajnis jam dum sia unua konkurso poentojn por la monda ?ampionado akirante la 8-an rangon. En la jaro 2007 kaj 2008 Vettel veturis por
Toro Rosso
kaj ekde
2009
por Red Bull, per kiu en la jaro 2010 li atingis la grandan triumfon de la monda ?ampioneco.
[1]
En julio 2022 li deklaris en
Budape?to
ke fini?os lia a?tomobilsportista kariero ankora? la saman jaron.
[2]