Scivolemo (projekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blua lupeo estas la simbolo de la projekto.

Scivolemo estas esperantlingva a?dvida projekto pri scienco , kiu konsistas el blogo , jutuba kanalo kaj podkasto .

La blogo Scivolemo [ redakti | redakti fonton ]

En 2017 la blogo estis kreita de Frank van Hertrooij , studento pri ?emia te?nologio en la Te?nika Universitato Eindhoven [1] . La blogo estas persona projekto kaj nur enhavas artikolojn de Frank.

La jutuba kanalo Scivolemo [ redakti | redakti fonton ]

"Kiel oni hejmigis katojn?" - ekzempla video de la projekto.

La jutuba kanao estas kreita de teamo ?irka? Frank, Rogier Huurman kaj Carlos Pesquera Alonso kaj ekzistas ekde 2019. Komence la kanalo kreis nur proprajn videojn pri sciencaj temoj prezentitaj de persono kiu parolas en la video. Tiu teamo kreis sep videojn, poste la kanalo havis pli ol unujaran pa?zon.

Ekde somero 2020 la kanalo denove komencis krei videojn kun ?an?ita teamo kaj nova koncepto. La nova teamo konsistas el Siru, Matheus, Stefan, Karlos’ kaj Frank. Nun la kanalo ?efe enhavas tradukojn de mallongaj liberaj videoj de la germana televido ZDF , NASA , NOAA kaj aliaj liberaj fontoj per kiuj la teamo prezentas diversajn sciencajn temojn. [2] La teamo anka? kreas proprajn videojn, sed sen persona presentado de la temo. La videoj havas liberajn licencojn, tial multe de la videoj estas enmetitaj en artikoloj en la esperantlingva Vikipedio kaj ili anka? estas haveblaj en la vikimedia komunejo .

La podkasto de Scivolemo [ redakti | redakti fonton ]

La podkasto de Scivolemo enhavas la sonojn de la jutubaj videoj.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.