한국   대만   중국   일본 
Saverna Skandalo - Vikipedio Saltu al enhavo

Saverna Skandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saverna Afero )
Germanaj militistoj en Saverne

La Saverna Skandalo estis konflikto en 1913 inter germanaj soldatoj kaj france orienti?antaj civitanoj en la urbo Saverne en la regiono Alzaco-Loreno , kiun akiris la Germana Imperiestra Regno en la jaro 1871 de Francujo sekve de la Francia-Prusia Milito . La lo?antoj de Alzaco-Loreno opiniis, ke ili estis traktataj kiel duaklasaj civitanoj. Per ?i, unu lastan fojon la malbonegaj rilatoj inter Germanujo kaj la Franca nacio pliintensi?is anta? la eksplodo de la Unua Mondmilito .

Detalaj okaza?oj [ redakti | redakti fonton ]

La skandalo komencis je la 28-a de Oktobro 1913, kiam la germana oficisto Gunter Freiherr von Forstner parolis al siaj kamaradoj dum militisma ekzerco dirante, ke oni evitu ?ian batalon kun la civitanoj de Saverne, kiuj ja ?is 1871 estis ?tatanoj de Francujo, kiuj estis en tre malamika rilato kun Germanujo. Li tamen aldonis al sia alvoko, ke oni firme defendi?u, se oni estus atakata de la civitanoj, kaj li nomis la lo?antojn de Saverne “Wackes”, kio en la loka dialekto signifis ion similan al “senta?gulo” a? “fiulo”. Tiun esprimon uzi estis malpermesata tiutempe, pro kio Saverna soldato a?dinte la ofendon komunikis la aferon al la gazetoj. Post tio, Forstner tamen ne estis ju?ata, kio plikolerigis la popolon en Saverno. Kie ajn li aperis, la Savernanoj elkriis dira?ojn kiel “Vivu Francujo” a? “Mortu Prusujo”. La klimakso de la konflikto atingi?is, kiam la francemaj civitanoj protestis kontra? denovaj fivortoj elparolitaj de la germanaj soldatoj, kaj kiam la francemuloj sekve estis arestataj e? en malhelaj subteraj eta?oj. [1]

Kvankam oni poste proceduris pri la la?le?eco de la agoj de la respondeculoj, ili ne estis ju?ataj, ?ar la ju?istoj konsideris, ke la militistaj agoj estis “necesaj” por reestigi la sekurecon en Saverno. Nek la imperiestro, Vilhelmo la 2-a , kontra?is la soldatojn, sed nur translokigis ilin aliloken. Rezulte, amasaj protestoj en tuta Germanujo ?okis la publikan opinion kaj unuafoje en la germana historio, okazis mocio de demisio kontra? la registaro de Bethmann-Hollweg , sed tiu mocio malsukcesis.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Ullrich, Volker: Zabern-Affare. Durchgreifen im Elsass . Publikigita la 24-an de Oktobro 2013. Ligilo: http://www.zeit.de/2013/44/zabern-affaere-1913-kaiserreich-erster-weltkrieg/komplettansicht . Vidita la 21-an de Decembro 2013.