El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Georgo mortigas la drakon
(
serbe
:
Свети Георги?е убива аждаху
) estas
serba
filmo pri la
Unua mondmilito
re?isorita de
Srđan Dragojevi?
[1]
aperinta en
septembro de 2008
.
Kun bu?eto je 5 milionoj da
e?roj
, ?i estas la plej kosta filmo en la historio de la serba filmproduktado. ?ar ?i estas konsiderata nacie grava de la
serba registaro
kaj de la
Serba Respubliko
, amba? ?tatoj provizis la plej granda parton de la bezonata mono.
La filmo komenci?as en batalo de la
Unua balkana milito
[2]
kontra? la
Otomana Imperio
en 1912 kaj fini?as kun la
batalo de Cero
[3]
en 1914, mallonge post la eko de la Unua mondmilito kaj kiu estis la unua venko de la aliancanoj. La filmo precipe rakontas aferon okazantan en vila?o situanta ?e rivero
Savo
je la landlimo inter Serbio kaj
A?strio-Hungario
.
La lo?antaro estas dividita inter viroj militkapablaj eblaj rekrutoj por la armeo kaj invalidoj kaj veteranoj de la du anta?aj balkanaj militoj. Kvankam ?iuj kunlo?as en la sama vila?o, ia malamikemo persistas inter amba? grupoj kiuj tre malmulte intermiksi?as.
La centra temo de la filmo estas la amtriangulo inter đorđe la ?endarmo de la vila?o, lia edzino Katarina kaj la juna militkriplulo Gavrilo kiu amindumis al Katarina anta? sia foriro al milito kaj perdo de sia brako. Kvankam intertempe Katarina edzi?is al đorđe, ?i plu havas amosenton al Gavrilo.
Post la eko de la Unua mondmilito, ?iuj batalkapablaj viroj estas mobilizitaj. Postrestas nur la virinoj, la infanoj, la invalidoj kaj la maljunuloj. Rapide ekkuras kla?oj pri la intencoj de la invalidoj kiuj emus profiti el la situacio por alproksimi?i al la edzinoj kaj fratinoj de la mobilizitaj viroj. Kla?oj atingas la militfronton kie edzoj kaj fratoj kolerbolas. Por eviti ribeladon, oficiroj decidas mobilizi invalidojn kaj sendi ilin fronten.
La filmo bazi?as sur la tre populara samnoma teatra?o verkita en 1986 de
Du?an Kova?evi?
[4]
kiu anka? verkis la scenaron de la filmo. La plenvera afero estis rakontita al Du?an Kova?evi? de lia avo Cvetko Kova?evi?.
La re?isoro
Srđan Dragojevi?
[1]
planis realigi la filmon en 1998 kaj poste en 2001 sed devis dufoje rezigni pro manko de monrimedoj.
La
serba radio-televido
[5]
dissendis sesepizodan televidan serion inspiritan de la filmo fine de 2008 kadre de 90-jara jubileado de la fino de la Unua mondmilito.