Saksoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saksoj
historia etno ? etno ? tribo
?tatoj kun signifa populacio
v ? d ? r
Triboj dum la 5-a jarcento (Saxoni=Saksoj)

La saksoj estis la anoj de okcidenta ?ermana tribaro, kiu ekde la 2-a jarcento post Kristo, supozeble anka? pli frue, lo?is en la nordokcidento de la hodia?a Germanio kaj la oriento de la hodia?a Nederlando .

Lo?oteritorio [ redakti | redakti fonton ]

La triboj de la saksaj ?ermanoj vivis en la teritorio de la Zuiderzee , la granda golfo ene de Nederlando, kiu hodia? estas je granda parto sekigita per polderoj , la regiono inter la riveroj Emso , Weser kaj Elbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio kaj la regiono Vestfalio (la norda duono de Nordrejn-Vestfalio ), krome la nordon de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj la regionon norde de la Elbo en Holstinio ?is la rivero Eider .

La hodia?a federacia lando Saksio (historie dum la mezepoko nomita Kursachsen respektive Obersachsen ) nur tre malmulte rilatas al la historia popolo de la saksoj. La pralando de la nuna federacia lando - sudoriente de la lo?oteritorio de la saksoj - nomi?is Mark Meißen kaj fondi?is dum la jaro 965 fare de la saksa germana imperiestro Otto la 1-a . ?iaj lo?antoj tamen parolis mezaltgermanajn dialektojn, dum la ?ermanaj saksoj mem apartenis al la platgermana lingvo tre parenca al la nuna nederlanda .

Dum la jarcentoj post la jaro 200 la saksaj triboj de la origina ?erma lo?oregiono en Holstinio konkeris praktike la tutan hodia?an nordokcidentan Germanion (aparte de la lo?oteritorioj de la frisoj en la marborda nordo de Nederlando kaj pleja nordokcidento de Germanio). Ili integrigis la aliajn ?ermanajn tribojn tie lo?intajn en sian tribaron: lastaj konkeroj estis la nuna Monastera Lando en la nordo de Vestfalio , kaj la nordo de la hodia?a Ruhr-regiono .

Ekde la 3-a jarcento post kristo romiaj kronikistoj ?emis pro saksaj piratoj en la Norda Maro . Dum la 5-a jarcento saksoj kune kun la aliaj ?ermanaj tribaroj praangloj kaj jutoj eklo?is en la sudo de Britio : la hodia?a Anglio . Ili tie i?is la ?efa gento, dum en la najbaraj landoj Skotio , Kimrio , Kornvalo kaj Irlando da?re dominis la keltoj. La nuna nomo "Anglio" klare devenas de la praangloj, dum regionaj nomoj kiel Wessex (?okcidenta Saksio“), Essex (?orienta Saksio“), Sussex (?suda Saksio“) kaj Middlesex (?meza Saksio“) montras spurojn de la saksaj setlistoj.

Apena? tu?itaj de la grandaj popolaj migradoj de aliaj ?ermanaj triboj tra E?ropo, la saksoj dum multaj jarcentoj tenis la antikvan ?ermanan triban le?aron sen re?oj: parlamentoj de la liberaj viroj kune decidis pri juraj kaj politikaj demandoj. Dukoj nur dum militoj i?is dumtempaj, popole elektitaj gvidantoj.

Inter la jaroj 772 kaj 804 la konkuranta ?ermana tribaro de frankoj en serio de akraj bataloj sub gvido de Karolo la Granda fine konkeris la saksojn kaj devigis ilin subi?i je la mezepoka fe?da sistemo de regantoj kaj regatoj, kiel duklando Saksio .

Historio:

  • 200 ?is 400 : La saksoj de Holstinio disvasti?as al sudo, unue al la regiono inter la riveroj Elbo kaj Weser , poste al Vestfalio kaj la tiel nomita Ostfalio - la regiono inter la hodia?aj urboj Magdeburg , Braunschweig , Hildesheim kaj Halberstadt sude kaj la rivero Elbo norde plus oriente.
  • Ekde la jaro 300 saksoj, praangloj kaj jutoj vel?ipas al Britio kaj tie fandi?as al la popolo de anglosaksoj
  • ?irka? la jaro 450 la britaj anglosaksoj varbas pliajn saksojn al Britio por protekto kontra? la skotaj piktoj.
  • Pli-malpli dum la jaro 477 fondi?as la re?lando Essex (orienta Saksio).
  • ?irka? la jaro 530 la saksoj atingas la riveron Rejno .
  • Dum 531 kontinentaj saksoj kaj frankoj kune batalas kontra? la re?lando Turingio. La nordo - norde de la montaro Harco i?as saksa, la sudo franka.
  • Dum 568 24.000 saksoj kun la langobardoj transloki?as al norda Italio, sed balda? revenas al nordokcidenta ?ermanio. La popolo de sueboj intertempe eklo?is en la forlasitaj lo?oregionoj kaj post reveno de la saksoj konfliktas pri ili.
  • Ekde la jaro 596 la saksoj en Britio konverti?as al kristanismo . La saksoj en ?ermanio tenas sian prareligion.
  • Dum la 7-a jarcento la saksoj komencas elekti dukojn, kiuj dum militaj tempoj gvidu la saksajn batalistojn. La frankoj penas pli kaj pli konverti la anojn de sia imperio al kristanismo, kaj provas anka? premi al kristanismo la najbarajn saksojn. La saksaj dukoj kunorganizas la ribelon kontra? tio.
  • Dum la jaro 738 la franka re?o Pipino la Pli Juna ekprovas fime konkeri la saksajn tribojn
  • Inter la jaroj 772 kaj 804 la armeo de frankoj en serio de akraj bataloj sub gvido de Karolo la Granda fine konkeras la saksojn kaj altrudas al ili la kristanismon :
  • Komence dum 772 konkeri?as la saksa fortika?o Eresburg kaj detrui?as la plej grava religia centro de la saksa religio, la Irminsul . La frankaj konkerantoj rigardas la saksan religion kulture malsupera paganismo .
la fortika?o Hohensyburg iom post la saksa epoko
  • Dum 775 en dua batalaro de la frankoj konkeri?as la strategie grava saksa fortika?o Hohensyburg (apud la hodia?a urbo Dortmund ) alte super la valo de rivero Ruhr .
  • Dum 777 la franka re?o Karolo la Granda kunvokas frankan imperian kunvenon en la urbo Paderborn , centre de la ?ajne franke konkerita saksa teritorio. Tamen la problemoj de re?o Karolo konkeri Hispanion kura?igas la saksoj sub duko Widukind da?rigi sian batalon de sendependeco.
  • Jaro 785 : La bapto de la saksa duko Widukind estas simbola komenco de la sekva trudita kristanigo de la saksoj.
  • Dum 794 la saksoj malvenkas en la decida batalo de Sintfeld .
  • Dum 799 Karolo la Granda duafoje kunvokas frankan imperian kunvenon en la urbo Paderborn , centre de la nun vere franke konkerita saksa teritorio - demonstracio pri la franka venko.
  • Kvin jarojn pli poste, dum 804 , la teritorio de la saksoj estas integrita en la Frankan Imperion de re?o Karolo la Granda kiel "triba duklando" Saksio
  • Dum 811 Karolo interkonsentas kun la re?o de Danio , ke la rivero Eider norde de Holstinio estu la limo inter la Franka Imperio kaj Danio. La eksa saksa teritorio i?as la franka Duklando Saksio.

Dum la jaro 919 unuafoje saksa duko i?as germana re?o: Henriko la 1-a . Sekvas la saksaj germanaj imperiestroj Otto la 1-a , Otto la 2-a kaj Otto la 3-a . La epoko de germanaj imperiestro de saksa deveno fini?as per la morto de Henriko la 2-a en la jaro 1024 . Dum tiu jarcento la politika kaj kultura centro de la germana Sankta Romia Imperio estas en la historia vivoteritorio de la saksoj.

Dum la jaro 1180 la germana imperiestro Frederiko Barbarosa disbatas la Duklandon Saksio, ?ar ties reganto, la duko Henriko la Leono rifuzas partopreni batalaron de imperiestro Frederiko en Italio. Vestfalio i?as poseda?o de la katolika eklezio, al Henriko la Leono restas la regionoj de Braunschweig kaj Luneburg , la nobeloj kaj episkopoj rekte ligi?as al la imperiestro, kaj la nomo Duklando Saksio nur restas por eta teritorio ?e la rivero Elbo.

Dum 1423 la grafo Frederiko la 1-a de Meißen ricevas tiun teritorieton ?e la rivero Elbo. ?ar la titolo de duko pli altrangas ol tiu de grafo, li eknomas sin "duko de Saksio", kaj lia origina regoteritorio ?irka? la urbo Meißen - kies lo?antoj apartenas al la germana popolo de turingoj - per tio nerekte ekhavas la titolon "Duklando Saksio". La nova duklando dum multaj jarcentoj nomi?is " Supra Saksio ", la origina kerna vivoteritorio de la saksoj "Malsupra Saksio". Post la malfondo de la re?lando Prusio post la Dua Mondmilito oni revivigis la nomon " Malsupra Saksio " kaj tiel nomis la novan federacian landon en la nordokcidento de la Federacia Respubliko Germanio .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]