Saale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saale
rivera valo apud Hof
rivero
Bazaj informoj
Situo en Bavario , Turingio , Saksio-Anhalto
Longeco 413 km
Fluo
Fonto apud Zell im Fichtelgebirge
- Alteco super marnivelo 728 m
Enfluejo apud Barby en la riveron Elbo
- Alteco 49,5 m
Altecodiferenco 679 m
Geografio
Trairataj urboj Jena , Halle (Saale) , Hof (Saale) , Saalfeld , Rudolstadt , Naumburg (Saale) , Weißenfels , Merseburg , Bernburg (Saale)
Alfluantoj
- Dekstraj Weiße Elster
- Maldekstraj Ilm , Unstrut , Bode
Map
v ? d ? r
la rivera fonto
la rivero en Bernburg
la fortika?oj Rudelsburg kaj Saaleck super la rivera bordo

La rivero Saale [prononco " Za le"] fluas tra la federaciaj landoj Bavario , Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio , kaj fine enfluas la riveron Elbo . Per longeco de 413 kilometroj temas pri la dua plej longa enfluejo de la Elbo - la plej longa estas la rivero Vultavo .

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

La rivero fontas en la mezalta montaro Fichtelgebirge en Supra Frankonio proksime de Zell , flanke de historia minejo deklive de la monto Waldstein . La fontejo estas kadrita per muro el krudaj rokaj blokoj el granito , kiuj meti?is tien dum 1869 . La areo estas protektita natura monumento, kaj komencoloko de bicikla vojo "Saale", kiu dum 427 kilometroj akompanas la riveron ?is la Elbo.

Fluo [ redakti | redakti fonton ]

Dum la komencaj kilometroj inter Zell kaj Hof la rivero fluas relative malrapide. Poste la rivero pasas la mezaltan montaron Turingia Ardeza Montaro kaj tu?as la urbojn Saalfeld , Rudolstadt kaj Jena .

En la meza parto la rivero estas plurfoje barita, la plej grandaj akvobara?oj estas kvin?tupa kaskado kaj nomi?as Bleiloch , Burgkhammer , Walsburg , Hohenwarte kaj Eichicht . Tiu akvobara?a kaskado estas la dua plej granda grupo de perakvaj energicentraloj de Germanio.

Proksime de la urbo Naumburg komenci?as la lasta parto de la rivero. ?i kondukas tra malmonta pejza?o tra la urboj Weißenfels , Bad Durrenberg , Merseburg , Halle (Saale) , (sude de Halle situas ekologie valoraj apudriveraj herbejoj, ene de la urbo pluraj insuloj kaj rokoj, interalie la roko Giebichenstein kun samnoma historia fortika?a ruino). Post paso de Halle, la rivero pasas la krutajn riverbordajn deklivojn de la pejza?o Brachwitzer Alpen , la urbon Wettin , la porfirajn rokojn de Rothenburg kaj la urbon Bernburg (Saale) .

Apud Barby la Saale enfluas la riveron Elbo .

Urbaj kaj neurbaj komunumoj la?longe de la rivero [ redakti | redakti fonton ]

Urboj estas tajpitaj per grasaj literoj

Zell ? Sparneck ? Weißdorf ? Seulbitz ? Forbau ? Schwarzenbach an der Saale ? Fattigau ? Oberkotzau ? Hof ? Brunnenthal ? Saalenstein ? Joditz ? limo inter Bavario kaj Turingio ? Hirschberg ? Sparnberg ? Rudolphstein ? Blankenberg ? Blankenstein ? Harra ? Saaldorf ? Saalburg ? Poeritzsch ? Grafenwarth ? Burgk ? Walsburg ? Ziegenruck ? Neidenberga ? Hohenwarte ? Eichicht ? Kaulsdorf ? Fischersdorf ? Weischwitz ? Reschwitz ? Breternitz ? Saalfeld ? Schwarza ? Volkstedt ? Rudolstadt ? Catharinau ? Kolkwitz ? Weißen ? Uhlstadt ? Ruckersdorf ? Zeutsch ? Niederkrossen ? Orlamunde ? Freienorla ? Großeutersdorf ? Kleineutersdorf ? Kahla ? Großpurschutz ? Jagersdorf ? Rothenstein ? Maua ? Lobeda ? Jena ? Zwatzen ? Porstendorf ? Dornburg ? Dorndorf-Steudnitz ? Wichmar ? Camburg ? Tumpling ? Großheringen ? Kleinheringen ? limo inter Turingio kaj Saksio-Anhalto ? Stendorf ? Saaleck ? Bad Kosen ? Naumburg ? Schellsitz ? Eulau ? Goseck ? Leißling ? Lobitzsch ? Uichteritz ? Markweben ? Weißenfels ? Dehlitz ? Schkortleben ? Kleinkorbetha ? Großkorbetha ? Oebles-Schlechtewitz ? Wengelsdorf ? Bad Durrenberg ? Krollwitz ? Leuna ? Trebnitz ? Merseburg ? Meuschau ? Freiimfelde ? Schkopau ? Korbetha ? Hohenweiden ? Rockendorf ? Holleben ? Halle ? Krollwitz ? Lettin ? Brachwitz ? Schiepzig ? Salzmunde ? Pfutzthal ? Doblitz ? Zaschwitz ? Wettin ? Kloschwitz ? Rumpin ? Dobis ? Friedeburg ? Zickeritz ? Rothenburg ? Nelben ? Gnolbzig ? Trebnitz ? Alsleben ? Konnern -Poplitz ? Großwirschleben ? Plotzkau ? Grona ? Bernburg ? Drobe ? Nienburg ? Wedlitz ? Damaschke Plan ? Wispitz ? Calbe ? Trabitz ? Groß Rosenburg ? Werkleitz

Vidinda?oj kaj historiaj konstrua?oj [ redakti | redakti fonton ]

?e la rivero kaj sia alfluo Unstrut situas la vinkultiva regiono Saale-Unstrut .

La?longe de la rivero konduki?as la bicikla vojo Saale . Aparte en la supra kaj meza triono de la rivera fluo la bicikla vojo estas pejza?e tre alloga.

La rivera akvo pasas multajn historiajn fortika?ojn kaj kastelojn, el kiuj multaj situas ?e altaj kaj krutaj apudbordaj rokaj deklivoj - interalie menciindas kastelo Burgk , fortika?oj Heidecksburg kaj Leuchtenburg , la kasteloj de Dornburg , la fortikajo? Saaleck , Rudelsburg kaj Schonburg , la kasteloj Goseck kaj fine Neu-Augustusburg en Weißenfels .

Apud Merseburg planatas granda fervoja ponto, kiu finkonstrui?os dum la jaro 2012 kaj tiam kun longo de pli ol 8 kilometroj estos la plej longa ponto de Germanio. Menciinda plia ponto estas piedira pendoponto apud la vila?oj Klein- kaj Großeutersdorf proksime de Jena . La tiel nomata "svingoponto", konstruita dum 1908 , en sia speco estas unika en E?ropo.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]