El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
romia religio
konsistis, same kiel inter la
grekoj
, en aro de kultoj pli ol en doktrinaro. Estis du klasoj de kultoj: tiuj hejmaj, kiuj ligis la familion, kaj tiuj publikaj, kiuj apogis la patriotismon kaj la respekton al la
?tato
. En la
imperia epoko
oni aldonis la
kulton al imperiestro
. En ?eneralaj terminoj, temas pri
religio
tolerema al ?iuj eksterlandaj religioj, ?ar la romianoj akceptis diojn grekajn, egiptajn, frigiajn ktp. ?i estis anka? kontrakta religio, ?ar la pre?oj kaj oferoj utilis kiel pakto kun la dioj, tio estas, por ricevi favorojn, kaj se la kredanto komprenis, ke la dia?o ne plenumis, tiu ?esis adori la dia?on.
[1]
Romiaj temploj
estis inter la plej gravaj konstrua?oj en
romia kulturo
, kaj kelkaj el la plej ri?aj konstrua?oj en
romia arkitekturo
, kvankam nur kelkaj pluvivas en iu speco de kompleta ?tato. Hodia? ili restas "la plej evidenta simbolo de romia arkitekturo".
[2]
Ilia konstruo kaj prizorgado estis grava parto de antikva romia religio, kaj ?iuj urboj de iu graveco havis almena? unu ?efan
templon
, same kiel pli malgrandajn sanktejojn.
- ↑
Historia del Antiguo Continente
(Carvajal S. A., Editorial Norma: 1977) p. 56
- ↑
Summerson (1980), 25